Abba Kovner
| Abba Kovner | |||||
|---|---|---|---|---|---|
| Persona informo | |||||
| Naskiĝo | 14-an de marto 1918 en Ašmiany | ||||
| Morto | 25-an de septembro 1987 (69-jaraĝa) en Ein HaHoresh | ||||
| Mortis pro | naturaj kialoj | ||||
| Mortis per | laringa kancero | ||||
| Tombo | Ein HaHoresh (en) | ||||
| Religio | judaismo vd | ||||
| Etno | judoj vd | ||||
| Lingvoj | jida • hebrea • angla vd | ||||
| Ŝtataneco | Israelo | ||||
| Alma mater | Universitato Vilno | ||||
| Familio | |||||
| Edz(in)o | Vitka Kempner (–1987) | ||||
| Infanoj | Michael Kovner | ||||
| Profesio | |||||
| Okupo | verkisto poeto soldato | ||||
| Laborkampo | kreiva kaj profesia verkado • poezio vd | ||||
| Aktiva dum | 1946– vd | ||||
| |||||
| |||||
| vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Abba KOVNER (hebree אַבָּא קוֹבְנֶר, jide Kowoner; naskiĝis la 14-a de marto 1918 en Aŝmjani (d:Q722836), Hrodna regiono, nun Belorusio; mortis la 25-a de septembro 1987 en Kibuco En HaĤoreŝ, Israelo) estis israela poeto kaj verkisto, partizana gvidanto en la Dua Mondmilito kaj fondinto de la organizaĵo Nakam (hebree por Venĝo).[1]
Li verkis kaj en la hebrea kaj kaj en la jida. Kovner estis konata pro sia elokventeco kaj kapablo influi publikon. Li estis kuzo de la israela komunista gvidanto Meir Vilner.[2]
Li estis unu el la gvidantoj de la partizana grupo Fareynigte Partizaner Organizatsye (FPO), kaj gvidis, interalie, atakojn kontraŭ germanaj celoj el la arbaroj ĉirkaŭ Vilno. Li kredis, ke judoj batalu kiel judoj kaj ne estu sorbitaj en litovajn aŭ rusajn partizanajn grupojn. La FPO poste aliĝis al aliaj partizanoj kaj al la soveta armeo. Li estis akuzita pri perfortagoj kontraŭ polaj kaj litovaj civiluloj. La plejparto de la familio kaj parencoj de Kovner estis mortigitaj dum la Holokaŭsto.[3]
En Israelo li fariĝis membro de la kibuco Ein HaHoresh kaj batalis kiel oficiro en la Giv'ati Brigado ekde la komenco de la Israela Milito de Sendependeco. Kovner poste atestis en la proceso de Eichmann.
Kovner dediĉis sin al poezio, estante vaste agnoskita, kaj skribis en literatura formo multajn el siaj spertoj kiel partizano en la batalo kontraŭ la nazioj. Li estis konsiderata heroo en sia lando kaj ricevis la Nacian Premion por Literaturo en 1970.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ "Let Us Not Die as Sheep Led to the Slaughter", Haaretz, 6 December 2007. (angle) Arkivigite je 2021-06-28 per la retarkivo Wayback Machine
- ↑ "Obituary: Meir Vilner", The Guardian, 21 June 2003.
- ↑ Eichmann Trial Testimony of Abba Kovner (angle). Arkivita el la originalo je 2025-02-05. Alirita 2025-09-25 .

