Saltu al enhavo

Abraham Cahan

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Abraham Cahan
Persona informo
Naskiĝo 7-an de julio 1860 (1860-07-07)
en Paberžė
Morto 31-an de aŭgusto 1951 (1951-08-31) (91-jaraĝa)
en Beth Israel Medical Center
Tombo Mount Carmel Cemetery (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Lingvoj angla • jida vd
Ŝtataneco Usono Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Wilno Jewish Teachers Institute (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Partio Socialista Partio de Ameriko Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo verkisto • aŭtobiografo • romanisto • politikisto • redaktisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva dum –1946 vd
vd Fonto: Vikidatumoj
v • d • r

Abraham CAHAN (naskiĝis la 7-an de julio 1860 en Paberžė, nun en la distrikta municipo Vilno ; mortis la 31-an de aŭgusto 1951 en Novjorko) estis usona ĵurnalisto, publicisto kaj verkisto. Li verkis siajn verkojn parte en la jida kaj parte en la angla. [1]

Fondinto kaj redaktoro de la gazeto "(The) Forward " en la jida lingvo. [2] [3]

Dum studento en Litovio, li partoprenis en kontraŭcaristaj agadoj kaj, timante areston, fuĝis al Usono en 1882. Tie li baldaŭ laboris kiel ĵurnalisto kaj verkis artikolojn por la juda gazeto Arbeiter Zeitung. En 1896 li famiĝis per sia anglalingva romano *Yekl: A Tale of the New York Ghetto* (1896), kiu traktis la situacion de judaj enmigrintoj en Usono laŭ dokumenta- naturalisma maniero. *Yekl* ricevis novan atenton en 1975 kiel bazo por la filmo *Hester Street*. En 1917, Cahan reprenis la temon en *The Rise of David Levinsky*, kiu nun estas konsiderata unu el la plej gravaj romanoj pri la enmigrinta sperto en Usono.

La 22-an de aprilo 1897, li fondis la jidlingvan ĉiutagan gazeton The Forward, kiu je sia pinto havis cirkuladon de kvarono de miliono da ekzempleroj, fariĝante la plej granda ne-anglalingva gazeto en Usono; la gazeto ankoraŭ estas eldonata hodiaŭ en la jida kaj angla lingvoj (ekde 2019 ekskluzive elektronike).

De 1926 ĝis 1931, Cahan publikigis la kvinvolumenan aŭtobiografion *Bleter fun mein Leben*.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. ↑ Sanford E. Marovitz, Abraham Cahan. New York: Twayne Publishers, 1996, pp. 1-5.
  2. ↑ Mark Pittenger, American Socialists and Evolutionary Thought, 1870-1920. Madison, WI: University of Wisconsin Press, 1993; pg. 105.
  3. ↑ Manor, Forward, pg. 38.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]