Saltu al enhavo

Alois Musil

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Alois Musil
Persona informo
Alois Musil
Naskiĝo 30-an de junio 1868 (1868-06-30)
en Rychtářov (Vyškov)
Morto 12-an de aprilo 1944 (1944-04-12) (75-jaraĝa)
en Otryby
Religio katolikismo vd
Etno ĉeĥoj vd
Lingvoj ĉeĥa araba vd
Loĝloko Rychtářov (Vyškov) Kroměříž Brno Vysoké Mýto Olomouc Jerusalemo Bejruto Arabio Prago Vieno Nov-Jorko Nov-Jorko Otryby vd
Ŝtataneco Ĉeĥoslovakio
Aŭstrio-Hungario
Protektorato Bohemio kaj Moravio Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Saints Cyril and Methodius Faculty of Theology of Palacký University, Olomouc (en) Traduki (18871891)
Dominican monastery in Olomouc (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Memorigilo Alois Musil
Familio
Parencoj Robert Musil () Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo katolika sacerdoto (1891) esploristo bibliologo vojaĝisto etnografo katolika sacerdoto prozisto botanika kolektisto diplomato arabisto instruisto teologo orientalisto pedagogo universitata instruisto verkisto geografo Redakti la valoron en Wikidata vd
Laborkampo orientalistiko arabologio bibliologio etnografio literatura aktiveco Eklezio historioscienco eduko vojaĝo vd
Aktiva en Jerusalemo Bejruto Vieno Olomouc Moravia Ostrava Kroměříž vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Alois MUSIL (naskiĝis la 30-an de junio 1868 en Rychtářov apud Vyškov - mortis la 12-an de aprilo 1944) estis ĉeĥa arabisto, bibliisto, vojaĝisto kaj verkisto de tutmonda signifo.

Li studis teologion en Olomouc, en 1891 li fariĝis pastro, en la jaroj 1895-1898 li daŭrigis teologiajn studojn en Jerusalemo kaj Bejruto kaj tiel li komencis interesiĝi pri la araba mondo. Tiutempe li malkovris palacon Kusajr Amra kaj verkis pri ĝi latinlingvan duvoluman libron. En kvarvoluma verko li priskribis Jordanion.

Alois Musil 1901

Ankoraŭ antaŭ la unua mondmilito li entreprenis ekspediciojn al Palestino, Sirio, Arabio kaj Mezopotamio, faris esplorojn geografiajn, etnografiajn, folklorajn kaj politikajn, kiuj ĝis nun estas gravaj fontoj pri la araba kulturo. Li akiris admirindajn lingvajn sciojn. Li estis komisiita ankaŭ de politikaj taskoj repacigi militantajn tribojn (du el ili nomumis lin sia ŝejko). Ĉe la Universitato de Karolo en Prago li fariĝis profesoro de arabistiko.

Siajn sciencajn verkojn, kiujn li skribis en diversaj lingvoj, li kompletigis per aventuraj romanoj por geknaboj, en kiuj li propagandis araban kaj islaman kulturon (Cedroj ĉe Libanono, Unuafoje en la dezerto, Venĝanto, Roka urbo, Filo de dezerto k.a.).

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]