Ankang

| Ankang | |||
|---|---|---|---|
|
| |||
| departemento-ranga urbo | |||
| Administrado | |||
| Poŝtkodo | 725000 | ||
| En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
| Demografio | |||
| Loĝantaro | 2 493 436 (2020) [+] | ||
| Loĝdenso | 106 loĝ./km² | ||
| Geografio | |||
| Geografia situo | 32° 41′ N, 109° 1′ O (mapo)32.68774109.02352Koordinatoj: 32° 41′ N, 109° 1′ O (mapo) [+] | ||
| Areo | 23536,31 km² (2 353 631 ha) [+] | ||
| |||
| Alia projekto | |||
Ankang, per simpligita ĉina skribo 安康, per pinjino Ānkāng estas prefektujnivela milionurbo en provinco Ŝenŝjio en Ĉina Popola Respubliko. Laŭvorta signifo de la loknomo estas: Paca kaj Sana.

Loĝantaro
[redakti | redakti fonton]En 2020 en la prefektujnivela areo vivis 2 493 436 homoj.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Ankang situas en la valo de la Rivero Han (Ŝenŝjio kaj Hubejo) sur alteco de 300 m, ĝi kovras areon de 23 391 km² kaj konsistas el dek dividoj. Provinca sidejo Ŝjiano troviĝas 151, ĉefurbo Pekino 1041, Ŝanhajo 1182 km aere laŭ .
Historio
[redakti | redakti fonton]
Tiu areo datiĝas de la ŝtonepoko kaj ĝia registrita historio datiĝas de pli ol 3000 jaroj. La origina loknomo estis Sjiĉeng, La distrikto Ankang estis establita en 280 p.K. Post pluraj administraciaj ŝanĝoj la prefektujnivela urbego estis kreita en 2000.
Ekonomio
[redakti | redakti fonton]Oni kultivas plejparte kuracajn krudmaterialojn por la tradicia ĉina medicino. La industrio specialiĝis pri produkto de pluŝaj ludiloj.
Edukado
[redakti | redakti fonton]La edukado okazas en baz- kaj meznivelon, ŝajnas, universitato ne ekzistas.
Trafiko
[redakti | redakti fonton]
Ankang estas ligita tre bone per fervojaj kaj ĉefvojaj linioj, eĉ enlanda flughaveno funkcias.
Klimato
[redakti | redakti fonton]La klimato estas muson-influita humida subtropika klimato laŭ klimata klasifiko de Köppen: Cwa. La vintroj estas malvarmetaj kaj sekaj, la someroj varmaj kaj humidaj. La averaĝa temperaturo estas 16 °C kaj varias dum la jaro inter 12-22 °C. Jare pluvas averaĝe 818 mm, plejparto de la jara precipitaĵo okazas de junio ĝis septembro, inter decembro-februaro apenaŭ estas precipitaĵo.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- preĝejoj
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- WikiTrans




