Saltu al enhavo

Arsenie Boca

Pending
El Vikipedio, la libera enciklopedio
Arsenie Boca
Persona informo
Naskonomo Zian Boca
Naskiĝo 29-an de septembro 1910 (1910-09-29)
en Vața de Sus
Morto 28-an de novembro 1989 (1989-11-28) (79-jaraĝa)
en Sinaia
Tombo Prislop Monastery (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Religio Rumana Ortodoksa Eklezio vd
Lingvoj rumana vd
Ŝtataneco Aŭstrio-Hungario
Popola Respubliko Rumanio
Reĝlando Rumanio
Socialisma Respubliko Rumanio Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Avram Iancu Senior High School (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo ortodoksa sacerdoto • teologo • Egumeno • sacerdotmonaĥo • murpentristo Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
v • d • r

Arsenie BOCA [arsenije boka] (kies vera nomo estas Zian BOCA) (naskiĝis la  29-an de septembro 1910 en Vața de Sus, mortis la 28-an de novembro 1989 en Sinaia) estis rumana monaĥo kaj teologo de la Rumana Ortodoksa Eklezio, kaj pentristo de ikonoj.

Li estis konsiderita de iuj kiel la plej granda rumana konfesisto de la 20-a jarcento. Lia tombo en la monaĥejo en Prislop, estas vizitata ĉiutage de multaj pilgrimantoj.[1]

Li helpis sian superulon, patron Dumitru Stăniloae (kiu estis lia majstro en Sibiu), traduki la Filokalion. Li disponis pri la manuskriptoj revenigitaj el sia vojaĝo al Monto Athos, legis la tekston, desegnis la kovrilpaĝon de la libro kaj kontribuis al la publikigado de la kolekto aĉetante multnombrajn abonojn.

Persekutita de Securitate, li estis arestita dum multa tempo, kaj li retiriĝis al monaĥejo Prislop kaj li estis ikon-pentristo.

Postmortaj verkoj

[redakti | redakti fonton]
  • Arsenie Boca; Cărarea împărăţiei (Vojaĝo al la regno); Ed. Episcopiei Ortodoxe Romane a Aradului; 1995.
  • Arsenie Boca; Lupta duhovnicească (Spirita lukto); Ed. Agaton; Fagaras; 2009.
  • Arsenie Boca; Trepte spre vieţuirea în monahism (Pasante tra la monaĥa vivo) Ed. Teognost; Cluj-Napoca; 2003.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]