Ben Okri
| Ben Okri | |||||
|---|---|---|---|---|---|
| Persona informo | |||||
| Naskiĝo | 15-an de marto 1959 (67-jaraĝa) en Minna | ||||
| Etno | Urhobo people vd | ||||
| Lingvoj | angla • niĝeria piĝino • germana vd | ||||
| Ŝtataneco | Niĝerio Unuiĝinta Reĝlando | ||||
| Alma mater | Universitato de Essex - kompara literaturscienco | ||||
| Memorigilo | |||||
| Profesio | |||||
| Okupo | verkisto • aŭtoro • poeto • romanisto • ĵurnalisto • literatursciencisto | ||||
| Laborkampo | teatra arto vd | ||||
| Verkado | |||||
| Verkoj | The Famished Road ❦ Starbook ❦ Songs of Enchantment ❦ Every Leaf a Hallelujah vd | ||||
| |||||
| |||||
| |||||
| vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Siro Ben OKRI, OBE [1] (naskita la 15-an de marto 1959 en Minna, Niĝerio) estas niĝeria verkisto kaj poeto loĝanta en Londono, Britio. [2]
Konsiderita unu el la plej gravaj afrikaj aŭtoroj en la postmoderna kaj postkolonia tradicioj, Okri estis komparita favore al aŭtoroj kiel Salman Rushdie kaj Gabriel García Márquez. [3][4]
En 1991, li ricevis la Booker-premion pro sia plej konata romano, The Famished Road. [5]
Vivo
[redakti | redakti fonton]Dum sia infanaĝo, li loĝis kun sia familio en Londono, antaŭ ol ili revenis al Niĝerio en 1968. En 1977, li translokiĝis reen al Anglio por studi ĉe la Universitato de Essex, sed estis devigita forlasi la studojn post du jaroj pro manko de financoj.
Verkado
[redakti | redakti fonton]Liaj spertoj dum la Niĝeria Enlanda Milito laŭdire inspiris multajn el liaj verkoj.
Ekde la publikigo de sia unua romano, Floroj kaj Ombroj (1980), Okri ricevis internacian laŭdon kaj ofte estas citita kiel unu el la plej elstaraj verkistoj de Afriko. Lia plej konata verko, La Vojo al la Malsato, kiu gajnis la Booker-premion en 1991, kune kun Kantoj de Sorĉo kaj Senfinaj Riĉecoj, formas trilogion, kiu sekvas la vivon de Azaro, spiritinfano.
La rakontanto, tra la socia kaj politika maltrankvilo en afrika lando, rememorante la memorojn de Okri pri militdetruita Niĝerio, kombinas modernisman poetikon kun la parolaj tradicioj de la popoloj de Niĝerio, evoluigante la linion de Chinua Achebe, Amos Tutuola, Wole Soyinka.
Verkaro
[redakti | redakti fonton]- lowers and Shadows, 1980
- The Landscapes Within, 1981
- Incidents at the Shrine, 1986
- Stars of the New Curfew, 1988
- The Famished Road, 1991
- An African Elegy, 1992
- Songs of Enchantment, 1993
- Astonishing the Gods, 1995
- Birds of Heaven, 1995
- Dangerous Love, 1996
- A Way of Being Free, 1997
- Infinite Riches, 1998
- Mental Fight, 1999
- In Arcadia, 2002
- Starbook, 2007
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Davies, Caroline, "Martin Amis, Ian McEwan and Anna Wintour honoured in king's birthday list", 16 June 2023.
- ↑ "Ben Okri", British Council, Writers Directory. Arkivigite je 2012-03-02 per la retarkivo Wayback Machine.
- ↑ "Ben Okri", Editors, The Guardian, 22 July 2008.
- ↑ . Interview with Booker Prize laureate Ben Okri (26 August 2009).
- ↑ Ben Okri | The Booker Prizes (angle) (15 March 1959). Alirita 2023-04-08 .

