Saltu al enhavo

Duklando Pomerio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Duklando Pomerio
Origina nomo:
germane Herzogtum Pommern
pole Księstwo Pomorskie
11211630

ŝtato de la Sankta Romia Imperio vasala ŝtato vasala ŝtato vasala ŝtato historia lando
Geografio
Ĉefurbo:
Loĝantaro
Protestantismo ekde 1534
Ŝtat-strukturo
Patrina lando:
Pereo:
Traktato de Stettin (1630)
Antaŭaj ŝtatoj:
Princlando RügenPrinclando Rügen
Postsekvaj ŝtatoj:
Princepiskopujo CamminPrincepiskopujo Cammin
Sveda PomerioSveda Pomerio
Prusia provinco Pomerio Prusia provinco Pomerio
Elstaraj historiaj eventoj
Diplomatiaj rilatoj
vdr

La duklando Pomerio estis historia teritorio en la regiono Pomerio ĉe la suda bordo de la Balta Maro, kie de la 12-a ĝis la 17-a jarcento regis la slavdevena pomeria dinastio, ankaŭ nomata "la Grifoj". Ekde la Meza mezepoko (la 11-a jarcento ĝis la mezo de la 13-a jarcento) la duklando apartenis al la Sankta Romia Imperio de Germana Nacieco. Post la formorto de la Grifa dinastio la duklandon kadre de la Tridekjara Milito akiris la reĝlando Svedio en 1630, kaj ekde tiam ĝi estis konata kiel Sveda Pomerio - tamen ĝi daŭre apartenis al la Sankta Romia Imperio de Germana Nacieco ĝis tiu malfondiĝis en 1803. Inter la jaroj 1807 kaj 1815 ŝanĝiĝis la posedoj inter la Reĝlandoj Svedio, Danio, Prusio kaj la Franca Imperio kadre de la Napoleonaj militoj - ekde la la Viena Kongreso la areo firme apartenis al la Reĝlando Prusio, sendepende de la dispartigoj de Pollando-Litovio, kiuj al la reĝlando aldonis pliajn areojn pli oriente. La teritorio ekde la fino de la Dua Mondmilito apartenas al Meklenburgo-Antaŭpomerio en Germanio kaj al la Okcidentpomeria Provinco kaj la Pomeria Provinco en Pollando.

Dum la historio, la duklando estis ofte dividita en pli malgrandajn parto-duklandojn, kiuj ofte ŝanĝiĝis politike kaj geografie. Ĉefe tiuj estis:

Vidu artikolon: Grifoj

De la 12-a ĝis la 17-a jarcento en Pomerio regis la slavdevena pomeria dinastio, ankaŭ nomata "la Grifoj", laŭ ilia blazonbesto, la mita grifo. Unu grava dinastiano estis Eriko de Pomerio, reĝo de Norvegio, Svedio kaj Danio (la Unio de Kalmar).