Saltu al enhavo

Fotofino

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Fotofino en la trotkurado
Finliniofoto de remboato

Fotofino okazas kiam pluraj partoprenantoj de sporta konkuro preskaŭ samtempe atingas la finlinion tiel, ke estas malfacile ĝis neeble determini per la nuraj okuloj, kiu el ili estas la gajninto.

Antaŭ la enkonduko de elektronika observado preskaŭ samtempaj finantoj estis taksataj kiel samtempaj finantoj. Dum la daŭro de la 20-a jarcento elektronika observado, kaj ligitaj tre rapidaj fotokameraoj, estis enkondukitaj kiel helpiloj.