Saltu al enhavo

Franz König

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Franz König
ĉefepiskopo de Vieno
Ceteraj titoloj kardinalo (ekde 1958)
Persona informo
Franz König
Naskiĝo 3-an de aŭgusto 1905 (1905-08-03)
en Rabenstein an der Pielach
Morto 13-an de marto 2004 (2004-03-13) (98-jaraĝa)
en Vieno
Tombo Stefana Katedralo Redakti la valoron en Wikidata vd
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj germana • itala • latina • franca • rusa vd
Ŝtataneco Aŭstrio Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Stiftsgymnasium Melk (en) Traduki (1919–1927)
Pontifika Instituto Biblia
Pontifika Gregoria Universitato Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo katolika episkopo (1952–) • katolika sacerdoto (1933–) • filozofo • universitata instruisto • katolika teologo • episkopo Redakti la valoron en Wikidata vd
helpa episkopo en Sankt Pölten
Dum 1952–
ĉefepiskopo de Vieno
Dum 1956–1985
Antaŭulo Theodor Innitzer
Sekvanto Hans Hermann Groër
vd Fonto: Vikidatumoj
v • d • r

Franz KÖNIG (naskiĝinta la 3-an de aŭgusto 1905 en Rabenstein an der Pielach, mortinta la 13-an de marto 2004 en Vieno) estis aŭstra teologo, romkatolika pastro kaj ĉefepiskopo de Vieno de 1956 ĝis 1985 kaj kardinalo.

Biografio

[redakti | redakti fonton]

Estante filo de kamparanoj li frekventis inter 1919-1927 la Konventan gimnazion de Melk. Ekigis li en 1927 studojn de teologio kaj filozofio ĉe la Pontifika Laterana Universitato (doktoriĝo filozofia en 1930). Paralele li okupiĝis pri malnovpersa religio kaj orientalaj lingvoj. En la 29.10.1933 estis lia sacerdota ordinacio je Romo. Inter 1934-1936 li kapelanis en sia hejma diocezo. Tiutempe li finis la teologiajn studojn per doktoriĝo en 1936. En 1936/37 li troviĝis, danke al stipendio, en Lille kie li dediĉis sian atenton je jursciencoj kaj ĵurnalistiko. Tiutempe li proksimiĝis al la ideoj de la katolika porjunulara movado Bund Neuland.

Post la okupado de Aŭstrujo fare de Wehrmacht li estis porjunulara animzorganto en Sankt Pölten. De 1945 li estis instruisto en gimnazio en Krems. Habilitiĝo sukcesis en 1946 pri religisecienoj ĉe la universitato de Vieno. En 1948, König fariĝis orda profesoro pri moralteologio je Salcburgo. En la 31.8.1952, König estis konsekrita helpa episkopo en Sankt Pölten. Samjare la aŭstra episkoparo igis lin responsulo por junulaj aferoj. Ankaŭ danke al perado de kanceliero Julius Raab, lia papa moŝto Pio la 12-a deklaris lin en la 10.5.1956 posteulon de Theodor Innitzer por la ĉefepiskopa trono de Vieno.

Papo Johano la 23-a igis lin en la 15.12.1958 kardinalo. Poste, König ekestris la aŭstran episkoparon postante Andreas Rohracher. Tiufunkcie li aktivis ĝis 1959. König estis gravulo inter la patroj konciliaj. Kiel preparhelpanton li elektis la insbrukan teologon Karl Rahner. La t.n. deklaro de Maria Trost eksplikis al la aŭstra fidelularo la doktrinon de la papa encikliko Humanae vitae. En 1969, König invitis katolikojn vienajn partopreni la Vienan diocezan sinodon (kiu kunsidis ĝis 1972). Ties posteula organizo estis de 1973 Österreichischer synodaler Vorgang. Ambaŭ gremiojn li estris. König ankaŭ gravis kiel pontofaranto al socialismaj landoj: ankaŭ danke al König, la hungara episkopa martiro Mindszenty liberiĝis. Tiam li ankaŭ peris kontaktojn kun tieaj ekleziuloj. En 1961, König vizitis la ekumenan patriarkon de Konstantinopolo. En 1964 fondiĝis la fondaĵo Pro Oriente kun fokuso pri la kristana Orienta Eŭropo. Inter 1965 kaj 1981, König krome prezidis la vatikanan kuri-oficon por dialogo kun nekredantoj.[1]

Dum la 1960-aj jaroj estis faritaj diversaj kontraktoj inter la Respubliko Aŭstrujo kaj la Sankta Seĝo dum la regado de König (ekz. pri havaĵoj, diocezkreadoj, lernejoj). De 1973 König startigis dialogojn kun la socialdemokratoj. En 1983 li bonvenigis papon Johano Paŭlo la 2-a en Aŭstrujo. Lia posteulo ĉefepiskopa fariĝis Hans Hermann Groër. König ankaŭ apartenis al la katolika studenta korporaciaro ÖCV. La jezuita kunvenejo Kardinalo-König-domo (KKH) portas lian nomon.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]
  1. ↑ Ĝi malfondiĝis en 1993 (ordono de Johano Paŭlo la 2-a).