Gwen Stefani

Gwen STEFANI (naskiĝis la 3-an de oktobro 1969 en Anaheim, Kalifornio, Usono) fakte Gwen Renée Stefani estas usona kantistino. Ŝi vivas ekde 2002 en geedzeco kun Gavin Rossdale, kantisto de la muzikgrupo Institute (antaŭe en la bando Bush).
Biografio
[redakti | redakti fonton]Ŝi famiĝis dismonde kiel gvid-kantistino de la grupo No Doubt, ĉefe kun la kanto Don't Speak (1996) kaj al la tiu apartenanta albumo Tragic Kingdom (1995). Ŝi iĝis vizaĝo de la grupo post la morto per sinmortigo de John Spence en decembro de 1987.
Krom kelkaj projektoj kun la usona artisto Moby, en kies kanto Southside (2000) ŝi kantis, ŝi mondkonatiĝis per la kanto Let me blow ya mind de la repistino Eve, en kiu ŝi kantis la refrenon.
Kun sia unua solo-kanto What You Waiting For? sukcesis ŝi atingi en 2004 dismonde listopintojn. Ŝia unua propra albumo Love, Angel, Music, Baby (2004) rikoltis jam ene de unu semajno pli grandajn vendojn ol iu ajn albumo de la iama bando No Doubt antaŭe.
Ŝi vendas sub markosigno L.A.M.B. (mallongigo de Love, Angel, Music, Baby) proprajn modovestojn.
En la filmo de Martin Scorsese, Aviator (2004) Stefani ludis la aktorinon Jean Harlow kaj ludis kun Leonardo Dicaprio, Cate Blanchett, Kate Beckinsale, Alec Baldwin, Jude LAW kaj Kenneth Welsh.
Ŝi havas puli-hundon (2005).
Diskografio
[redakti | redakti fonton]
Albumoj
[redakti | redakti fonton]Kantoj
[redakti | redakti fonton]- 2000: "South Side" (Moby prod. Gwen Stefani)
- 2001: "Let Me Blow Ya Mind" (Eve prod. Gwen Stefani)
- 2004: "What You Waiting For?"
- 2005: "Rich Girl (prod. Eve)
- 2005: "Hollaback Girl"
- 2005: "Cool"
- 2005: "Luxurious"
- 2005: "Can I Have It Like That?" (Pharrell Williams prod. Gwen Stefani)
- 2006: "Crash"
- 2006: "Wind It Up"
- 2006: "The Sweet Escape"
- 2007: "4 in the Morning"
- 2007: "Now That You Got It" (prod. Damian Jr. Gong Marley)
- 2007: "Early Winter"
- 2012: "Glycerine" (Bush prod. Gwen Stefani)
- 2014: "Baby Don't Lie"
- 2014: "Spark the Fire"
- 2015: "Kings Never Die" (Eminem prod. Gwen Stefani)
- 2015: "Used to Love You"
- 2016: "Make Me Like You"
- 2016: "Misery"
Videografio
[redakti | redakti fonton]- 2006: Harajuku lovers live (DVD)
Distingoj
[redakti | redakti fonton]- 2002
- Grammy por Let Me Blow Ya Mind en la kategorio „Plej bona Rep/Kantita Kunlaboro“
- 2005
- Brit Awards kiel „Internacia Solo-Artistino“
- MTV Video Music Awards por Hollaback Girl en kategorio „Plej Bona Ĥoregrafio En Muzikvideo“
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- http://www.gwenstefani.com/
- http://www.interscope.com/
- http://www.nodoubt.com
- http://gwenstefani.lyrics.info Arkivigite je 2020-07-14 per la retarkivo Wayback Machine
- Oficiala hejmpaĝo
- FanMySpace (german)

