Ho malamiko
Deveno
[redakti | redakti fonton]La poemon verkis politika aktivulo Dildar en jaro 1938 en karcero. La titolo "Ey Reqîb", "Ho malamiko" celas la gardistojn malliberejajn kiuj torturis Dildaron, kiu siavice simbolas la okupantajn ŝtatojn Turkio, Irano, Irako kaj Sirio. La kanton li verkis origine en la sorania dialekto de la kurda, sed nuntempe ĝi kantiĝas ankaŭ kurmanĝe. La kanton en jaro 1946 kiel oficialan himnon akceptis la mallongedaŭra kurda respubliko Mahabada kaj poste (verŝajne en 2003) federacia Suda Kurdujo.
Kantoteksto
[redakti | redakti fonton]Originala en la kurda
[redakti | redakti fonton]| Latina alfabeto | Araba alfabeto |
|---|---|
Ey reqîb her maye qewmê kurd ziman |
ئەی رەقیب ھەر، مایە قەومێ کورد زمان |
Transkreado en esperanto
[redakti | redakti fonton]Jen ĝia traduko farita en 2017 de Arnulf Naif kaj Martin Strid:
- Viva restos la kurda popolo, ho malamik',
- Ĝin neniam ajn disrompos armila pik'.
- Diru neniu ke kurdoj mortos,
- Kurdoj vivas, vivas, neniam falos la kurda flag'.
- Revoluciaj ni estas junuloj ruĝaj en ver',
- Vidu, elverŝis kiom da sango ni por ofer'.
- Diru neniu ke kurdoj mortos,
- Kurdoj vivas, vivas, neniam falos la kurda flag'.
- Estas Meda kaj reĝa Kjaksara ni infanar',
- Ĉiam nia patrujo jen fido kaj eĉ altar'.
- Diru neniu ke kurdoj mortos,
- Kurdoj vivas, vivas, neniam falos la kurda flag'.
- Ellitigis sin kurdaj junuloj, ho jen leon',
- Por per sango sia ornami je vivo-kron'.
- Diru neniu ke kurdoj mortos,
- Kurdoj vivas, vivas, neniam falos la kurda flag'.
- Ni junuloj nun estas jen pretaj kun la sincer',
- Ĉiam korpojn oferas ni, korpojn do jen ofer'.
- Diru neniu ke kurdoj mortos,
- Kurdoj vivas, vivas, neniam falos la kurda flag'.