Ibrillos
| Ibrillos | |||
|---|---|---|---|
|
| |||
| municipo en Hispanio | |||
| Blazono | |||
| Administrado | |||
| Poŝtkodo | 09259 | ||
| En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
| Urbestro | Agustín Corral Jiménez | ||
| Demografio | |||
| Loĝantaro | 30 (2025) [+] | ||
| Loĝdenso | 5 loĝ./km² | ||
| Geografio | |||
| Geografia situo | 42° 27′ N, 3° 5′ U (mapo)42.453888888889-3.0830555555556Koordinatoj: 42° 27′ N, 3° 5′ U (mapo) [+] | ||
| Alto | 730 m [+] | ||
| Areo | 6 km² ( 600 ha) [+] | ||
| |||
| |||
| Alia projekto | |||
Ibrillos [iBRIljos] estas loĝloko kaj municipo en la oriento de la provinco Burgoso, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la okcidento de la komarko Montes de Oca, lime kun Rioĥo.
Geografio
[redakti | redakti fonton]

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 5,64 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 37 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono.
Ĝi distas 57 km de Burgoso, provinca ĉefurbo.
Historio
[redakti | redakti fonton]La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado fine de la 9-a jarcento, rilate al defenda linio formata per kasteloj kaj fortikaĵoj de Cerezo de Río Tirón, Ibrillos, Torre de Villaorceros, Mirabel (Cerro de Grañón), kaj Pazuengos.
Aktualo
[redakti | redakti fonton]Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj) kaj brutobredado (ŝafoj). Lastatempe plej ekgravis kultura kaj rura turismo, ekzemple piedirado tra naturaj lokoj. Inter vidindaĵoj menciindas la preĝejo de Sankta Petro.





