John Gabriel Borkman
| John Gabriel Borkman | |||||
|---|---|---|---|---|---|
| drama verkaĵo | |||||
| Aŭtoroj | |||||
| Aŭtoro | Henrik Ibsen | ||||
| Lingvoj | |||||
| Lingvo | norvega lingvo | ||||
| Eldonado | |||||
| Eldondato | 1896 | ||||
| Ĝenro | dramo | ||||
| |||||
John Gabriel Borkman estas teatraĵo de Henrik Ibsen el la jaro 1896.
Fono
[redakti | redakti fonton]Henrik Ibsen verkis la teatraĵon John Gabriel Borkman en 1896 en Kristiania (nun Oslo). La verkiston influis reala okazaĵo, kiu maltrankviligis la socion. En la 1850-aj jaroj, konata oficiro el Kristiania estis kondamnita al kvar jaroj da malliberejo kaj punlaboro pro fraŭdo. Post plenumado de sia puno, la oficiro revenis hejmen psikologie ŝanĝita kaj tute izolis sin de la ekstera mondo. Eĉ lia edzino ne plu povis trovi kontakton kun li. Ibsen eksciis pri ĉi tiu okazaĵo dum sia unua vojaĝo al Kristiania (1850-1851). La aŭtoro uzis sian duan restadon en la urbo (1857-1864) por plu esplori la sorton de la koncerna oficiro.
Ĉar Henrik Ibsen ankaŭ studis la verkojn de la literaturkritikisto, filozofo kaj verkisto Georg Brandes pri William Shakespeare, li kontaktiĝis kun la teorioj de Brandes pri la filozofo Friedrich Nietzsche. La centraj tezoj pri la superhomo kaj la volo je potenco estas aparte klare reflektitaj en tiu ĉi teatraĵo.
La teatraĵo estis bone ricevita de kritikistoj kaj publiko. Ĝi estas konsiderata la plej granda sukceso de Ibsen ekde Pupdomo.
Intrigo
[redakti | redakti fonton]Jon Gabriel Borkman, iama bankdirektoro, estis liberigita el malliberejo antaŭ ok jaroj post misuzo de la mono de deponantoj. Li pasigis la tutan tempon enfermita en sia ĉambro, neniam elirante kaj apenaŭ komunikante kun iu ajn. Lia edzino, Gunhild Borkman, malamas lin pro makulado de ŝia bona nomo. Ŝia sola espero estas ilia dudekjara filo, Erhart; ŝi vidas lian mision kiel atingi grandecon en la vivo kaj restarigi la reputacion de la familio. Ella Rentheim, la ĝemela fratino de Gunhild, kreskigis Erhart en sia hejmo dum multaj jaroj, kaj nun, fine malsana, ŝi volas, ke li revenu por heligi la reston de sia vivo.
Borkman kaj Ella antaŭe estis enamiĝintaj, sed Borkman forlasis ŝin por iĝi bankdirektoro kaj edziĝi al ŝia fratino. Ella kredis, ke Borkman malvarmiĝis al ŝi. Nur nun ŝi ekscias la veran kialon de ilia disiĝo.
Borkman, rompante sian solecon, klarigas sian kulpon al sia edzino, asertante ke lia sola kulpo estis permesi al senkuraĝiĝo ekregi, kaj ke de nun li denove persekutos sian revon konstrui vastan minimperion. Li invitas sian filon aliĝi al li. Tamen, Earhart rifuzas ĉiujn ofertojn kaj iras suden kun Fanny Wilton, facilmova tridekjara virino.
Borkman kaj Ella iras en la arbaron kaj grimpas al la pinto, kie Borkman mortas pro koratako. Nun kiam li foriris, la kverelo inter la fratinoj malaperis.
Roluloj
[redakti | redakti fonton]- John Gabriel Borkman, iama bankdirektoro.
- Sinjorino Gunhild Borkman, lia edzino.
- Studento Erhart Borkman, ilia filo.
- Fraŭlino Ella Rentheim, la ĝemela fratino de sinjorino Borkman.
- Sinjorino Fanny Wilton.
- Vilhelm Foldal, ekstra komizo en registara oficejo.
- Frida Foldal, lia filino.
- La ĉambristino de sinjorino Borkman.
En Espernato aperis
[redakti | redakti fonton]- John Gabriel Borkman / Henrik Ibsen. Trad. Odd Tangerud. - 1997. - ISBN 82-91707-59-6
Referencoj
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Verkoj de John Gabriel Borkman ĉe Projekto Gutenberg (Esperanto)
