Saltu al enhavo

Kombajno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Claas-kombajno rikoltas
Virabelvidbendo de kombajno 2022

Kombajno aŭ (gren)rikolta draŝmaŝino estas kombinita agrikultura maŝinaro, kiu aŭtomate kaj sinsekve rikoltas, draŝas kaj purigas la grenon kaj aliajn grajnogravajn plantojn (ekz. sunfloro).

Oni povas nomi eĉ terpoma, sukerbeta, kotona ktp. kombajno, rikolta maŝino tiujn maŝinojn kiuj kolektas ne la grajnajn produktojn de la plantoj.

Oni prezentis la unuan ĉevaltiritan antaŭulon en 1836, en la usona federacia ŝtato Michigan. La unuaj traktor-tiritaj kombajnoj aperis en la 1930-aj jaroj, sed ili fakte disvastiĝis ekde fino de la 1940-aj jaroj kiel memmovaj kombajnoj. Tiuj kombajnoj povis jam rikolti en larĝo de 2,5–5,5 m. Oni komence planis, evoluigis la kombajnon por rikolti la tritikon, sed pli ĝi estis akomodita eĉ al ĉiu greno.

Partoj de kombajno

[redakti | redakti fonton]
Sekco de kombajno
Sekco de kombajno
Sekco
1Haspelo11Supra kribrilo
2Tranĉ-meĥanismo12Suba kribrilo
3Spik-entirilo13Retransporta ŝraŭbo
4Spik-movilo14Retransportejo
5Ŝton-kaptujo15Grajnotransporta ŝraŭbo
6Draŝ-tamburo16Grenkolektujo
7Draŝ-korbo17Pajlo-elĵetilo
8Pajlo-skuilo18Stirkabino
9Antaŭprepara tabulo19Motoro
10Blovilo
  • kulm-apartigilo, tig-apartigilo
  • almet-haspelo
  • almetilo
  • tranĉ-mekanismo kaj spiklevilo (infloresko-levilo)
  • spik-entirilo
  • stir-mekanismo
  • spik-movilo
  • motoro
  • draŝ-tamburo
  • draŝ-trabeto
  • draŝ-korbo
  • korb-krado
  • pajlo-movilo
  • pajlo-skuilo
  • gren-barilo
  • transport-tabulo (movas grenerojn retroen)
  • pajleret-kribrilo
  • grener-kolektilo
  • suĉ-rostro (unua purigo)
  • transport-ŝraŭbo al la sen-aristigilo (dua purigo)
  • transport-ŝraŭbo por repreno de spikoj
  • pajlo-elĵetilo
  • pajlo-premilo
  • stirebla radakso
  • transmisiilo

La grajnoj estas kolektitaj en grenkolektujo. La pajlo elfalas disŝute aŭ kiel pajlopremaĵo en cilindro- aŭ kvadroformo.

Oni adaptis la kombajnojn por rikolti rizon (raŭpa kombajno aŭ kun larĝaj pneŭoj) aŭ sur dekliva surfaco (per hidraŭlika sistemo).