Saltu al enhavo

Kvetoslavov

El Vikipedio, la libera enciklopedio

ISO

Kvetoslavov
municipo de Slovakio Redakti la valoron en Wikidata vd

Flago

Flago
Administrado
Poŝtkodo 930 41
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 2 216  (2025) [+]
Loĝdenso 274 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 48° 3′ N, 17° 21′ O (mapo)48.05833333333317.341666666667Koordinatoj: 48° 3′ N, 17° 21′ O (mapo) [+]
Alto 125 m [+]
Areo 8,09973 km² (8 09. 973 ha) [+]
Kvetoslavov (Tero)
Kvetoslavov (Tero)
DEC
Situo de Kvetoslavov
i1

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Kvetoslavov [+]
v • d • r

Kvetoslavov, hungare Úszor, germane Austern estas malgranda vilaĝo en Slovakio en regiono Trnava, en distrikto Dunajská Streda. La historia slovaka nomo estis Uzor.

Panoramo al Kvetoslavov

La vilaĝo situas sur ebenaĵo, laŭ flankovojoj, fervojo Komárno-Bratislavo preteriras sen haltejo. Šamorín troviĝas 4 km-ojn for.

La unua mencio devenis el 1230. En 1910 loĝis en la vilaĝo 903 da homoj, (plejparte hungaroj). Ĝis 1919 la vilaĝo apartenis al Pozsony, al distrikto de Somorja. Ekde 1920 ĝi apartenis al Ĉeĥoslovakio. Inter 1938-1945 la vilaĝo rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. Post la 2-a mondmilito la hungaroj iĝis senrajtaj laŭ Dekretoj de Beneš ĝis 1948. En 2001 loĝis en la vilaĝo 822 da homoj, (383 hungaroj, 378 slovakoj, 34 ĉeĥoj).