Saltu al enhavo

Lillian Hellman

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Lillian Hellman
Persona informo
Lillian Hellman
Naskiĝo 20-an de junio 1905 (1905-06-20)
en Nov-Orleano
Morto 30-an de junio 1984 (1984-06-30) (79-jaraĝa)
en Oak Bluffs
Mortis pro naturaj kialoj Redakti la valoron en Wikidata vd
Mortis per korinfarkto Redakti la valoron en Wikidata vd
Tombo Chilmark Cemetery (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater universitato Kolumbio
Universitato de Novjorko Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Edz(in)o Arthur Kober (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Amkunulo Dashiell Hammett Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo dramaturgo • libretisto • aktoro • ĵurnalisto • aŭtobiografo • scenaristo • verkisto • dramaturgo Redakti la valoron en Wikidata vd
Laborkampo kreiva kaj profesia verkado • American drama • literaturo de Usono vd
Aktiva en Usono vd
Aktiva dum 1934– vd
vd Fonto: Vikidatumoj
v • d • r

Lillian Florence HELLMAN (n. la 20-an de junio 1905 en Nov-Orleano - m. la 30-an de junio 1984 en Oak Bluffs, Martha's Vineyard, Masaĉuseco) estis usona verkisto, scenaristo kaj dramisto. [1]

Hellman estis unu el la plej signifaj usonaj dramistoj. Ŝiaj verkoj ĉefe traktas nuntempajn politikajn kaj sociajn temojn kaj estas karakterizitaj per psikologia intenseco kaj liberalaj vidpunktoj. Inter la plej konataj estas *The Children's Hour * (1934), *The Little Foxes * (1939), * Watch on the Rhine * (1941), kaj * Toys in the Attic * (1960).

Ŝi vivis kun la verkisto Dashiell Hammett dum ĉirkaŭ 30 jaroj, kaj ŝi rakontis ilian rilaton en sia aŭtobiografio *An Unfinished Woman* (1969). * Scoundrel Time * (1976) temas pri ŝiaj spertoj kiel nekunlaborema atestanto dum la aŭdiencoj de la Komitato pri Kontraŭusonaj Agadoj de la Ĉambro de Reprezentantoj dum la subpremo de komunistoj dum la epoko de Joseph McCarthy. Post ŝia morto, duboj ekestis pri la precizeco de ŝiaj memuaroj, kiel ekzemple *Pentimento * (1973). Ĉi tiu estis filmita sub la titolo *Julia* (1977), kun Jane Fonda en la rolo de Hellman.

Lillian Hellman estis dufoje nomumita por Akademia Premio por Plej Bona Scenaro, en 1941 pro la filmo The Little Foxes kaj en 1943 pro The North Star. [2]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. ↑ "Lillian Hellman, Playwright, Author and Rebel, Dies at 79", nytimes.com, July 1, 1984. Retrieved December 10, 2011.
  2. ↑ "Lillian Hellman profile", 14 April 2012.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]