Luo Fu (poeto)
| Luo Fu | |||||
|---|---|---|---|---|---|
| Persona informo | |||||
| Naskonomo | 莫洛夫 | ||||
| Naskiĝo | 11-an de majo 1928 en Hengjang | ||||
| Morto | 19-an de marto 2018 (89-jaraĝa) en Tajpea Veterana Ĝenerala Malsanulejo | ||||
| Mortis pro | naturaj kialoj | ||||
| Mortis per | pulma kancero | ||||
| Lingvoj | norma ĉina vd | ||||
| Ŝtataneco | Respubliko Ĉinio Tajvano Ĉinio | ||||
| Alma mater | Tamkang University (en) | ||||
| Profesio | |||||
| Okupo | poeto • verkisto | ||||
| |||||
| vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Mo Luo-fu (ĉine 莫洛夫, pinjine: Mò Luòfū; naskiĝis la 11-an de majo 1928 - mortis la 19-an de marto 2018), konata per la plumnomo Luo Fu (洛夫), estis tajvana verkisto kaj poeto.
Vivo
[redakti | redakti fonton]Li naskiĝis kiel Mo Yun-tuan en 1928 kaj kreskis en Hengyang.[1][2] La unua verko de Mo estis publikigita en 1943. Li aliĝis al la Mararmeo de la Respubliko Ĉinio kaj translokiĝis al Tajvano en 1949.[3][4] Mo ricevis bakalaŭran diplomon pri la angla lingvo de la Universitato Tamkang en 1973, la saman jaron kiam li emeritiĝis de la mararmeo. Li edziĝis kun Chen Chiung-fang de Ĝinmenoj.
Verkado
[redakti | redakti fonton]En Tajvano, Mo publikigis plurajn kolektojn de poezio, antologiojn kaj eseojn, same kiel kelkajn tradukojn.[5] Liaj propraj verkoj estis tradukitaj en plurajn lingvojn.[4] Mo kaj lia samtempulo Yu Kwang-chung estis priskribitaj kiel la Ĝemeloj de nuntempa ĉina poezio, rilate al la konstelacio prezentanta la mitologiajn ĝemelojn Kastoro kaj Polukso.[1] Luo Fu fondis la Epokan Poezian Societon (Epoch Poetry Society) kune kun Chang Mo (張默 (詩人)) kaj Ya Hsien en 1954.[6] Li poste forlasis Tajvanon por Kanado en 1995.[7] Wang Dan publikigis poemaron titolitan Vojaĝo en Malvarmo Sole en 2000, kaj citis Mo kiel influon.[8] La poemo de Mo "Driftwood" (2000) estis nomumita por la Nobel-premio pri literaturo en 2001. Liaj finaj verkoj estis publikigitaj en januaro 2018.[6]
En Esperanto aperis
[redakti | redakti fonton]- Du poemoj (Pro la vento; La funebro de poemo ; trad. Ardo), aperis en BA50
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- 1 2 "著名诗人洛夫凌晨逝世,与余光中并称诗坛双子星座", 19 March 2018. Kontrolita 19 March 2018. (ĉine)
- ↑ "Kinmen project to honor late poet might be reborn", Taipei Times, 24 March 2018. Kontrolita 24 March 2018.
- ↑ "Renowned Taiwanese poet Lo Fu dies at 91", 19 March 2018. Kontrolita 19 March 2018.
- 1 2 "Lo Fu", Poetry International Web, 1 May 2007. Kontrolita 22 March 2018. Arkivigite je 2018-03-23 per la retarkivo Wayback Machine
- ↑ Balcom, John. (2008) “To the Heart of Exile: The Poetic Odyssey of Luo Fu”, New Perspectives on Contemporary Chinese Poetry. Palgrave Macmillan, p. 65–84. doi:10.1057/9780230610149_5. ISBN 978-1-349-53670-2.
- 1 2 "Renowned Taiwanese poet Lo Fu honored posthumously", 11 April 2018. Kontrolita 12 April 2018.
- ↑ "台灣當代詩人洛夫19日清晨病逝 享耆壽91歲", Apple Daily, 19 March 2018. Kontrolita 19 March 2018. (ĉine)
- ↑ "Wang Dan's bitter road from student rebel to poet", Taipei Times, 30 July 2000. Kontrolita 24 March 2018.

