Saltu al enhavo

Marie Laurencin

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Marie Laurencin
Persona informo
Marie Laurencin
Naskiĝo 31-an de oktobro 1883 (1883-10-31)
en 10-a arondismento de Parizo
Morto 8-an de junio 1956 (1956-06-08) (72-jaraĝa)
en 7-a arondismento de Parizo
Mortis pro naturaj kialoj Redakti la valoron en Wikidata vd
Mortis per korhalto Redakti la valoron en Wikidata vd
Tombo Tombejo Père-Lachaise, 88 48° 51′ 47″ Nordo 2° 23′ 51″ Oriento / 48.862922 °N, 2.397444 °O / 48.862922; 2.397444 (mapo)
Grave of Marie Laurencin (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Lingvoj franca vd
Loĝloko Parizo vd
Ŝtataneco Francio Redakti la valoron en Wikidata vd
Memorigilo Marie Laurencin
Familio
Edz(in)o Otto von Wätjen (en) Traduki (–1920) Redakti la valoron en Wikidata vd
Amkunulo Guillaume Apollinaire (1907–) Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Alia nomo Louis Lalanne vd
Okupo pentristo • dezajnisto • akvarelisto • miniatura pentristo • litografisto • akvafortisto • teatra pentristo kaj dekoraciisto • ekslibristo • artisto • presgravuristo • grafikartisto • scenografo • poeto • ilustristo • teatra dekoraciisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Laborkampo pentrado • gravurado vd
Aktiva en Habas vd
vd Fonto: Vikidatumoj
v • d • r

Marie Laurencin (naskiĝis la  31-an de oktobro 1883 en Parizo, mortis la 8-an de junio 1956 en Parizo) estis franca pentristo, artisto kaj ilustristo.

Ŝi estis modelo por kelkaj artistoj, inkluzive de la Doganisto Rousseau.

Biografio

[redakti | redakti fonton]

En 1907 ŝi unuafoje ekspoziciis ĉe la Salono de Sendependuloj. La saman jaron Picasso prezentis ŝin al Guillaume Apollinaire. El tiu ĉi renkontiĝo naskiĝis pasia kaj tumulta rilato, kiu daŭris ĝis 1912. En 1914 ŝi edziniĝis al la barono Otto von Wätjen. La paro translokiĝis al Hispanio post la militdeklaro, unue al Madrido kaj poste al Barcelono. Ĉi tie la artisto frekventis Sonia kaj Robert Delaunay, dank' al renkontiĝo organizita de Francis Picabia, por kiu ŝi verkis poemojn, poste eldonitajn de la revuo Dada en 1917. ŝi revenis al Parizo en 1920.

Ŝia stilo estas karakterizita per aparta uzo de fluidaj kaj dolĉaj koloroj, de simpla kunmetaĵo, kaj de prefero por iuj longaj kaj graciaj inaj formoj. Tio ebligis al ŝi baldaŭ okupi privilegian lokon en la koro de la monduma Parizo de la 1920-aj jaroj.

Ŝi forĝis profundajn kaj fruktodonajn rilatojn kun multaj verkistoj, kies verkojn ŝi ilustris: inter aliaj, André Gide, Max Jacob, Saint-John Perse, Marcel Jouhandeau kaj Jean Paulhan; de multaj aliaj de la pasinteco (ekz. Lewis Carroll) ŝi prizorgis la ikonografion, en la eldonoj de la ĉefaj ĉefverkoj.

Fariĝinta la oficiala portretisto de la ina socia medio (Nicole Groult, Coco Chanel) de la 1920-aj jaroj, Marie Laurencin ankaŭ laboris kiel dekoraciisto por baleto Les Biches de Bronislava Niĵinskaja, kun muziko de Francis Poulenc (1924), poste por la Opéra-Comique, la Comédie-Française kaj kelkaj baletoj de Roland Petit ĉe la Théâtre des Champs-Elysées.

Ŝi mortis 72-jara, en sia propra hejmo, pro korhalto.

Bildgalerio

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]