Saltu al enhavo

Palaco de studado

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Palaco de studado
Koreaj nomoj
Korea alfabeto 인민대학습당
Ĉina skribo 人民大學習堂
Norma transskribo
(ekde 2000)
Inmin Daehak Seupdang
McCune-Reischauer
(1984-2000)
Inmin Taehak Sǔpdang
biblioteko, nacia biblioteko [+]

LandoNord-Koreio
SituoPjongjango
- koordinatoj39° 1′ 13″ N, 125° 44′ 57″ O (mapo)39.02023125.74914Koordinatoj: 39° 1′ 13″ N, 125° 44′ 57″ O (mapo)

Estiĝo1982

Palaco de studado (Pjongjango)
Palaco de studado (Pjongjango)
DEC
Map
Palaco de studado

Vikimedia Komunejo:  Grand People's Study House [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
v • d • r

La Palaco de Studado (koree 인민대학습당) estis konstruita en tradicia korea stilo en aprilo 1982 en Pjongjango. La konstruado daŭris 21 monatojn kaj finiĝis antaŭ la 70-a naskiĝtago de Kim Il-sung.[1]

La biblioteko estis malfermita kiel la "centro por la projekto de intelektigo de la tuta socio kaj sanktejo por la homaro."

La areo de la domego estas 100.000 m², kun 10 etaĝoj kaj 600 ĉambroj.

Ĝia biblioteko enhavas 30 milionojn da libroj (ĉirkaŭ 10.800 dokumentoj, 15 milionoj da libroj en fremdaj lingvoj), kiuj ankaŭ inkluzivas verkojn de Kim Il-sung kaj Kim Jong-il. Se oni legus fremdajn librojn, oni bezonas specialan permeson.

La biblioteko estas la nacia centro de ĉuĉeo-studado, kaj unu ĉiĉerono lekcias pri "Granda Gvidanto" Kim Il-sung kaj "Granda Gvidanto" Kim Jong-il dum 90 minutoj tage.

La Palaco de studado

Referencoj

[redakti | redakti fonton]