Saltu al enhavo

Peter Puget

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Peter Puget
Persona informo
Naskiĝo iam en 1765
Morto 31-an de oktobro 1822 (1822-10-31)
en Bath
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando (1801–1922) Redakti la valoron en Wikidata
Memorigilo Peter Puget
Okupo
Okupo mararmea oficiro Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Peter Puget estis oficiro de la Vankuvera ekspedicio (Q3044451) fine de la 18-a jarcento, ekspedicio de 1791 ĝis 1795, gvidata de George Vancouver, kiu esploris okcidentan Nordamerikon, do la parton kiu nun estas Brita Kolumbio de Kanado kaj Vaŝingtonio de Usono. Servante en la brita mararmeo, krom kun George Vancouver li aparte kunlaboris en tiu ekspedicio kun Joseph Whidbey. Li naskiĝis iam en 1765 kaj mortis en aĝo de 56 ĝis 57 jaroj, la 31-an de oktobro 1822 en Bath, Britio. La fjordo Puget Sound ricevis sian nomon memore al li.

La prapatroj de Puget fuĝis el Francio al Britio dum la persekutado de la hugenotoj fare de Ludoviko la 14-a. Lia patro, John aŭ Jean (do Johano), estis sukcesa komercisto kaj bankisto, sed mortis en 1767, lasante la patrinon de Puget, Ester, kun du filoj kaj tri filinoj. En 1778, dekdujara Petro eniris la mararmeon.