Pietro Parolin
Pietro Parolin estas italia katolikisma kardinalo, membro de la Latina eklezio, la plej granda de la 24 proprajuraj katolikaj eklezioj, kiuj konsistigas la Katolikan Eklezion. Li naskiĝis la 17-an de januaro 1955 en Schiavon, do nun estas 71-jaraĝa, kaj partoprenas la konklavon 2025, la kunvenon de ĉiuj kardinaloj de tiu eklezio kiuj kunvenos en Vatikanurbo en majo 2025 por elekti la posteulon de papo Francisko, mortinta la 21-an de aprilo 2025, el inter ĉiuj kun-kardinaloj kiuj en la mortotago de Francisko estis malpli ol 80-jaraĝaj.
Sian teologian edukon li akiris en la Pontifika eklezia akademio kaj en la Pontifika Gregoria Universitato. Katolika sacerdoto ekde 1989 kaj katolika episkopo ekde 2009, li estis levita al la kardinaleco fare de papo Francisko la 22-an de februaro 2014. De oktobro 2013 ĝis la morto de Papo Francisko li funkciis kiel Kardinalo ŝtatsekretario. Ĵurnalismaj observantoj de papaj elektoj konsideras lin inter tiuj kardinaloj pli verŝajnaj iĝi papo ol aliaj - do la internacia amaskomunikilaro deklaris lin aparte "papigebla" kandidato.[1][2] Konsiderante ke la aro de "papigeblaj" kandidatoj estas afero de spekulado de la amaskomunikiloj kaj de multaj pliaj interesitoj, la elekto de ne-"papigebla" kardinalo ne estas malofta, do neniu povas certe prognozi la rezulton de la elekto, sed tiel estas dum ĉiu konklavo kiu enfermite en la vatikana gastejo Domo de Sankta Marta kaj en la renoma apuda Siksta Kapelo tiom longe kunvenos kaj diskutos ĝis estos konsento pri la nova papo.

