Saltu al enhavo

Pribeta

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pribeta
municipo de Slovakio Redakti la valoron en Wikidata vd

Flago

Flago
Administrado
Poŝtkodo 946 55
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 2 590  (2025) [+]
Loĝdenso 61 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 47° 54′ N, 18° 19′ O (mapo)47.918.31666667Koordinatoj: 47° 54′ N, 18° 19′ O (mapo) [+]
Alto 135 m [+]
Areo 42,795414 km² ( 427 9.5 414 ha) [+]
Pribeta (Slovakio)
Pribeta (Slovakio)
DEC
Situo de Pribeta

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Pribeta [+]
v • d • r

Pribeta, hungare Perbete estas vilaĝo en Slovakio en regiono Nitra, en distrikto Komárno.

Kulturdomo de Pribeta

Bazaj informoj

[redakti | redakti fonton]

La vilaĝo situas sur ebenaĵo, fervojo Budapeŝto-Vác-Bratislavo preteriras, laŭ flankovojoj. La plej proksima urbo estas Komárno 24 km-ojn for.

Malnova domo de Pribeta

La vilaĝo estis loĝata dum la neolitiko. La unua mencio devenis el 1312 en formo Perbethe. Ĝuste tiam armeo de Mateo Csák [ĉAk] detruis la vilaĝon, ĉar ĝi apartenis al la malamika ĉefepiskopejo de Esztergom. Malgranda fortikaĵo konstruiĝis en la 15-a jarcento, kiun baldaŭe la turkoj detruis kune kun la vilaĝo. La vilaĝo refondiĝis en la 17-a jarcento. En 1910 loĝis 3438 da homoj, (3421 hungaroj). La komunumo ĝis Traktato de Trianon apartenis al Komárom (reĝa departemento), al distrikto de Udvard, poste al Ĉeĥoslovakio. Inter 1938-1945 la vilaĝo rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. Post la 2-a mondmilito la hungaroj estis iĝis senrajtaj laŭ Dekretoj de Beneš. Dum la socialismo kolĥozo formiĝis, kiu ankaŭ nun funkcias en demokrata formo. La loĝantaro okupiĝas pri vinkulturo aŭ laboras en la loka uzino pri mebloj. En 2001 loĝis tie 3137 da homoj, (2403 hungaroj, 713 slovakoj).

Katolika preĝejo de Pribeta

Vidindaĵoj

[redakti | redakti fonton]

Ĝemelkomunumoj

[redakti | redakti fonton]