Saltu al enhavo

Ray Kroc

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ray Kroc
Persona informo
Raymond Kroc
Naskonomo Raymond Albert Kroc
Naskiĝo 5-an de oktobro 1902 (1902-10-05)
en Oak Park
Morto 14-an de januaro 1984 (1984-01-14) (81-jaraĝa)
en San-Diego
Mortis pro naturaj kialoj Redakti la valoron en Wikidata vd
Mortis per korhalto Redakti la valoron en Wikidata vd
Tombo Tories (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Loĝloko Oak Park vd
Ŝtataneco Usono Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Chester Redakti la valoron en Wikidata vd
Partio Respublikana Partio Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Patro Alois Kroc (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Edz(in)o Joan Kroc (en) Traduki (1968–1984) Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo restoraciestro • komizo • verkisto • negocisto • entreprenisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Laborkampo entreprenisto • entreprenemo • rapidmanĝejo vd
Aktiva dum 1954– vd
Verkado
Verkoj Grinding It Out: The Making of McDonald's vd
vd Fonto: Vikidatumoj
v • d • r
Ray Kroc, ĉ. 1978
la unua restoracio de Kroc; nun muzeo

Raymond Albert „Ray“ KROC (naskiĝinta la 5-an de oktobro 1902 en Oak Park, mortinta la 14-an de januaro 1984 en San Diego) estis fondinto de McDonald's Corporation. La unua restoracio tiunoma fondiĝis fare de la fratoj Richard kaj Maurice McDonald.

La filo de la ĉeĥo Alois Kroc el Vranov havis la kromnomon The Hamburger King; li enviciĝis en al listo de la 100 plej influaj personoj de la 20-a jarcento kiun faras la gazeto Times. Dumvive li perlaboris riĉajon de 500 milionoj da usonaj dolaroj.[1]

Baldaŭ antaŭ la fino de la Unua Mondmilito, la tiam nur 15-jara Kroc ŝajnigis sin pli aĝa por esti rekrutita kiel ambulancŝoforo; tamen la milito finiĝis jam antaŭ la fino de lia trejnado. Dum la 1920-aj jaroj kaj tra la Granda Depresio, Kroc faris diversajn laborojn: vendisto de paperaj tasoj, dommakleristo kaj pianisto en pluraj muzikbandoj.[2] Fine de la 1930-aj jaroj Kroc ekvojaĝis tra la lando por vendi sian kuirejan ekipaĵon, interalie sian multfunkcian miksilon. En 1954 Kroc rimarkis la fratojn Richard kaj Maurice McDonald, kiam ili - okaze de mendo ĉe li - reordigis samtempe ses el liaj miksiloj opr laktoskuaĵoj. Post tio li vizitis ilin en ilia restoracio California Diner en San Bernardino.

Esperante profiti de la sukceso de la fratoj, Kroc aĉetis la franĉizajn rajtojn por malfermi propran restoracion McDonald's en Des Plaines (Ilinojso). La ofertitaĵoj estis same sukcesaj en Ilinojso kiel en Kalifornio. En 1961 li aĉetis la kompanion de la fratoj McDonald kontraŭ 2,7 milionoj da usonaj dolaroj kaj malfermis restoraciojn tra la tuta mondo. Parton de la rajtoj la fratoj McDonald estis vendintaj al fabrikanto de glaciaĵo, kiujn Kroc reaĉetis. Li eĉ malfermis filion kontraŭ la unua restoracio de la fratoj McDonald kaj elpremis ilin el la komerco. En 1977, Kroc verkis sian aŭtobiografion Grinding It Out kaj nomis sin vera fondinto de McDonald’s. Kroc mortis en 1984 en la aĝo de 81 jaroj.

Kroc estis en sia tria geedzeco edziĝinta al la filantropino Joan Kroc, kiu interalie estis konata pro sia socia engaĝiĝo.

Skribaĵoj

[redakti | redakti fonton]
  • Grinding it Out: The Making of McDonald’s. St. Martin’s Publishing Group 1977.
  • Die wahre Geschichte von McDonald’s - kun Robert Anderson, Finanzbuch Verlag FBV 2017, ISBN 978-3-95972-057-1.

Pluuzo de la biografio

[redakti | redakti fonton]
  • La brita muzikisto Mark Knopfler verkis muzikaĵojn surbaze de la sukcesego de Kroc, Boom, Like That (ero de la albumo Shangri-la).
  • La filmo The Founder (2016) rakontis la historion de la ekfloro de ĉi rapidmanĝeja ĉeno.[3] Rolas kiel Kroc la aktoro Michael Keaton.
  • La ĵurnalistino Lisa Napoli skribis je Ray & Joan: The Man Who Made the McDonald’s Fortune and the Woman Who Gave It All Away pri la vivo de paro Ray kaj Joan Kroc.[4]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]
  1. ↑ "Ray Kroc, McDonald’s, And The Fast-Food Industry" - ĉe: wiley.com (englisch).
  2. ↑ Encyclopaedia Britannica, Inc. (eld:): Britannica Guide to 100 Most Influential Americans, - 2008, ISBN 978-1-59339-857-6, p. 342
  3. ↑ https://www.imdb.com/title/tt4276820/
  4. ↑ Iris Alanyali: The Founder: Die späte Rache der reichen McDonald’s-Witwe - ĉe: Die Welt, 23.4.2017