Saltu al enhavo

Robert Enrico

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Robert Enrico
Persona informo
Naskonomo Gino Robert Enrico
Naskiĝo 13-an de aprilo 1931 (1931-04-13)
en Liévin
Morto 23-an de februaro 2001 (2001-02-23) (69-jaraĝa)
en la 15-a arondismento de Parizo
Mortokialo pulma kancero Redakti la valoron en Wikidata
Tombo Tombejo de Montparnasse Redakti la valoron en Wikidata
Lingvoj franca
Ŝtataneco Francio Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Institut des hautes études cinématographiques (en) Traduki
La Fémis (mul) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Familio
Edz(in)o Lucienne Hamon (mul) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo aktoro
reĝisoro
filmreĝisoro
scenaristo
produktoro Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Robert Enrico, je plena nomo Robert Georgio Enrico, estis franca kinfilma reĝisoro kaj scenaristo. Li naskiĝis la 13-an de aprilo 1931 en Liévin, departemento Pas-de-Calais de la regiono Hauts-de-France, en la pleja nordo de Francio, kiel ido de italaj enmigrintoj, kaj mortis 69-jaraĝa, la 23-an de februaro 2001 en la 15-a arondismento de Parizo. Interalie li konatiĝis pro la reĝisorado kaj scenaro de la drama kaj milita franca-germana filmo Le Vieux Fusil ("la malnova pafilo"), germana titolo Abschied in der Nacht ("adiaŭo dumnokte"), kun ĉefaj aktoroj Philippe Noiret kaj Romy Schneider, inspirita de la masakro de Oradour-sur-Glane en 1944. Ĝi aperis en 1975 kaj estis rekompencita de pluraj César-oj, el kiuj la César por plej bona filmo la saman jaron, la César por plej bona aktoro al Philippe Noiret, kaj la "César de César-oj" en 1985.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]