Romhány
Aspekto
| Romhány | |||
|---|---|---|---|
|
| |||
| vilaĝo en Hungario | |||
| Blazono | |||
| Administrado | |||
| Poŝtkodo | 2654 | ||
| En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
| Demografio | |||
| Loĝantaro | 2 083 (2026) [+] | ||
| Loĝdenso | 82 loĝ./km² | ||
| Geografio | |||
| Geografia situo | 47° 56′ N, 19° 15′ O (mapo)47.9255219.25822Koordinatoj: 47° 56′ N, 19° 15′ O (mapo) [+] | ||
| Areo | 25,47 km² (2 547 ha) [+] | ||
| |||
| Alia projekto | |||
Romhány [romhAnj] estas vilaĝo en Hungario, en regiono Norda Hungario, en departemento Nógrád, en Distrikto Rétság.

Bazaj informoj
[redakti | redakti fonton]- Areo: 26 km²
- koordinatoj de Tutmonda loktrova sistemo: 47.9213/19.2618
- Loĝantaro: 2460
- Poŝtkodo: 2654
- Telefonprefikso: 35
Situo
[redakti | redakti fonton]Romhány situas en valo de rojo, laŭ flankovojoj, ĝis 2007 fervojo funkciis el Diósjenő. Rétság troviĝas 12, Balassagyarmat 18, Vác 22 km-ojn.
Historio
[redakti | redakti fonton]La unua mencio devenis el 1496 en formo Rohman. En 1710 tie okazis la lasta batalo inter Francisko Rákóczi la 2-a kaj la Habsburgoj, fine Rákóczi retiriĝis. Vilaĝservoj estas infanĝardeno, lernejo, kulturdomo, biblioteko, poŝto, klubo de maljunuloj. En Romhány farejo pri kahelo funkcias.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- katolika klasikisma preĝejo de 1836
- baroka teretaĝa kastelo de Prónay (prOnai) de 1780
- baroka ŝtonoponto el la 18-a jarcento, 18 m-ojn longa kun statuo de Johano Nepomuka
- klasikisma teretaĝa nobeldomo de Laszkáry (laskAri) el la 18-a j.c.
- monumento de la batalo
- protektata turka avelujo, 20 m-ojn alta, supozeble 300 jara
Famuloj
[redakti | redakti fonton]En Romhány naskiĝis:
- patro de la hungaraj fruktarboj Máté Bereczki
- oficiro Pál Prónay.
Famaj nomportantoj
[redakti | redakti fonton]Fontoj
[redakti | redakti fonton]- WikiTrans




