Saltu al enhavo

Tök

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tök
vilaĝo en Hungario Redakti la valoron en Wikidata vd

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 2073
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 1 618  (2026) [+]
Loĝdenso 65 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 47° 34′ N, 18° 44′ O (mapo)47.56666718.733333Koordinatoj: 47° 34′ N, 18° 44′ O (mapo) [+]
Areo 24,73 km² (2 473 ha) [+]
Tök (Hungario)
Tök (Hungario)
DEC
Situo de Tök

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Tök [+]
v • d • r

Tök estas vilaĝo kun titolo vinvilaĝo en Hungario en regiono Meza Hungario, en departemento Pest, en subregiono de Pilisvörösvár. La nomo signifas kukurbo.

Bazaj informoj

[redakti | redakti fonton]

La vilaĝo situas laŭ traira flankovojo for de ĉefvojo, fervojo kaj rivero. Bicske troviĝas 14, Biatorbágy 15, Budakeszi 19, Esztergom kaj Budapeŝto po 30 km-ojn.

La komunumo estis loĝata dum la romianoj. La turkoj nur okupis la vilaĝon, sed la loĝantaro pluvivis. En 1784 kalvinana baroka preĝejo konstruiĝis. La loĝantaro okupiĝas pri vinkulturo. Apud la vilaĝo troviĝas preĝeja ruinaĵo el la 12-a jarcento. Vilaĝservo estas kulturdomo.