Saltu al enhavo

Tarvo (luno)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Tarvo.
Tarvo
Natura satelito de Saturno (XXI)
satelito de Saturno • neregula satelito
Aliaj nomoj Saturno XXI
Nomita laŭ Tarvos Trigaranus vd
Malkovro
Malkovrintoj Brett J. Gladman kaj lia teamo[1]
Dato de malkovro 23-a de septembro 2000
Orbitaj ecoj
Granda duonakso 18 239 000 km[2]
Discentreco 0,5365
Klinangulo 33,495° (rilate al la ekliptiko)
Periodo 926,13 tagoj
Fizikaj ecoj
Diametro 13 km
Maso 2,7 × 1015kg
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj
Geometria albedo 0,04 vd
Observaj ecoj
Videbla magnitudo 23
v • d • r

Tarvo estas neregula satelito de Saturno, ano de la kelta grupo.

Ĝi estis malkovrita la 23-an de septembro 2000 de Brett J. Gladman, John J. Kavelaars kaj de ilia teamo. Ĝi ricevis maldaŭran nomon S/2000 S 4.

La inklino kaj discentreco de ĝia orbito proksimas tiujn de la orbito de Albiorikso kaj aliaj lunoj de la kelta grupo.

Ĝi ricevis en 2003 la nomon Tarvo[3], laŭ Tarvos Trigaranus, dio de la kelta mitologio kies nomo signifas "Virbovo kun tri gruoj".

Notoj kaj referencoj

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]