Saltu al enhavo

Thomas Telford

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Thomas Telford
Persona informo
Naskiĝo 9-an de aŭgusto 1757 (1757-08-09)
en Glendinning
Morto 2-an de septembro 1834 (1834-09-02) (77-jaraĝa)
en Vestministro
Tombo Abatejo Westminster Redakti la valoron en Wikidata vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando (1801–1922) Redakti la valoron en Wikidata vd
Memorigilo Thomas Telford
Profesio
Okupo arkitekto • ŝtontajlisto • poeto • konstruestro • konstruinĝeniero • aŭtobiografo • inĝeniero Redakti la valoron en Wikidata vd
Laborkampo konstrua industrio • arkitekturo • hidraŭlika strukturo • navigkanalo • akvedukto • ponto • poezio vd
Aktiva en Edinburgo • Telford • Londono vd
Verkado
Verkoj Pendoponto de Menai ❦
Galton Bridge ❦
Akvedukto Pontcysyllte vd
vd Fonto: Vikidatumoj
v • d • r
Frua registraĵo de la Menai Ponto .
Statuo de Thomas Telford antaŭ la tribunaloj en Telford, Shropshire

Thomas TELFORD (naskiĝis la 9-an de aŭgusto 1757 en Langholm, tiama Dumfriesshire, Skotlando; mortis la 2-an de septembro 1834 en Westminster, Londono) estis skota konstruinĝeniero.

Telford estis tre sukcesa kaj produktiva kaj dum sia vivo sukcesis desegni kaj konstrui grandan nombron da vojoj, pontoj kaj kanaloj en Anglio, Skotlando kaj Kimrio, sed ankaŭ en aliaj landoj.

Post establiĝi kiel inĝeniero de vojoj kaj kanalaj projektoj en Shropshire, li desegnis multajn infrastrukturprojektojn en sia denaska Skotlando, same kiel havenojn, kanalojn kaj tunelojn. Tia estis lia reputacio kiel produktiva desegnisto de ĉefvojoj kaj rilataj pontoj, ke li estis nomita la "Koloso de Vojoj" (vortludo pri la Koloso de Rodiso), kaj, reflektante lian scion pri ĉiuj specoj de civila inĝenierarto en la frua 19-a jarcento, li estis elektita kiel la unua prezidanto de la Institucio de Civilaj Inĝenieroj (d:Q1665181), postenon kiun li tenis dum 14 jaroj ĝis sia morto. La urbo Telford en Shropshire estis nomita laŭ li.

Telford akiris altan reputacion dum sia vivo per multaj arkitekturaj majstraĵoj. Li estas tutmonde konsiderata kiel unu el la fondintoj de konstruado uzante sciencajn metodojn kaj tiel unu el la unuaj modernaj civilaj inĝenieroj. Inter liaj plej gravaj strukturoj estas la Pendoponto de Menai (d:Q581526), kiu ligis kontinentan Kimrion kun la insulo Anglesey ekde 1826.[1] La ponto provizis kontinuan vojligon inter Londono kaj la havenurbo Holyhead sur Anglesey por komerco kun Irlando. Thomas Telford ankaŭ respondecis pri la konstruado de la Kaledonia Kanalo, kiu ligas la orientan kaj okcidentan marbordojn de Skotlando. La kanalo estis konstruita inter 1803 ĝis 1822. La Akvedukto Pontcysyllte super la Rivero Dee kaj la Longdon-on-Tern Akvedukto [2] estas ankaŭ du el liaj projektoj.

Telford ankaŭ laboris pri vojkonstruado. Li estis la kreinto de la ideo certigi akvodrenadon per levita sekcio en la centro de la vojo. Li ankaŭ studis la optimuman dezajnon de vojoj rilate al ilia vicigo kaj transversa sekcoformo. Kune kun John Loudon McAdam, li estas konsiderata unu el la patroj de moderna vojkonstruado.

Ĉefaj projektoj

[redakti | redakti fonton]

Bibliografio

[redakti | redakti fonton]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. ↑ Karl-Eugen_Kurrer: The History of the Theory of Structures. Searching for Equilibrium. Ernst & Sohn, Berlin 2018, ISBN 978-3-433-03229-9, S. 60 und 171 ff.
  2. ↑ Longdon on Tern Aqueduct. transportheritage.com; abgerufen am 6. Juni 2012

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]