Torsten Fließbach
| Torsten Fließbach | |
|---|---|
| Persona informo | |
| Naskiĝo | 30-an de januaro 1944 (82-jaraĝa) en Lauenburg in Pommern, ekde 1945 Lębork en Pollando |
| Lingvoj | germana |
| Ŝtataneco | Germanio |
| Familio | |
| Frat(in)o | Holger Fliessbach |
| Okupo | |
| Okupo | fizikisto universitata instruisto nuklea fizikisto |
Torsten Fließbach - prononco [TORsten FLI:Sbaĥ] - estas germana teori-fizikisto. Li naskiĝis la 27-an de majo 1945 en Lauenburg in Pommern, ekde 1945 Lębork en Pollando, kaj en aĝo de unu jaro devis fuĝi kun patrino kaj gefratoj okcidenten. Do nun li estas 81-jara.
Post la abituro, do la gimnazia fina diplomiĝo, en Munkeno en 1963, Fließbach studis fizikon en la Teknika Universitato de Munkeno. Li ricevis sian universitatan diplomon en 1968. En 1971 Fließbach doktoriĝis en Munkeno per tezo pri la optika potencialo kaj la densdistribuo por la elasta disvastigo de pezaj jonoj. Sekvis esplora restado en Berkeley (Usono) - en 1977 li habilitiĝis per esplorartikolo pri la influo de la nuklea strukturo sur alfa-radiado kaj alfa-transigo. En 1979 li ricevis nomumon kiel profesoro pri teoria fiziko ĉe la universitato de Siegen, en 2009 li iĝis emerito.[1]
Torsten Fließbach estas edziĝinta kaj havas du filojn.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ en la oficiala retejo ĉe uni-siegen.de[rompita ligilo]

