Saltu al enhavo

Tous les matins du monde

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tous les matins du monde
filmo
Originala titolo Tous les matins du monde
Originala lingvo franca lingvo
Kina aperdato 18 dec. 1991
Ĝenro drama filmo, amafera filmo, muzika filmo
Kameraado Yves Angelo
Reĝisoro(j) Alain Corneau
Produktisto(j) Jean-Louis Livi
Scenaro Alain Corneau  Pascal Quignard
Filmita en Q83710322  Évaux-les-Bains  Moutier-d'Ahun  Hôtel de Toulouse
Loko de rakonto Francio Kastelo de Versailles
Muziko de Jordi Savall
Rolantoj Jean-Pierre Marielle  Gérard Depardieu  Guillaume Depardieu  Michel Bouquet  Jean-Claude Dreyfus  Anne Brochet  Carole Richert  Jean-Marie Poirier  Myriam Boyer  Yves Gasc  Yves Lambrecht  Caroline Silhol
Honorigoj Louis Delluc Prize Premio César por la Plej Bona Helpa Aktorino Premio César por la Plej Bona Filmo Premio César por la Plej Bona Reĝisorado Premio César por la Plej Bonaj Kostumoj Premio César por la Plej Bona Fotografio Premio César por la Plej Bona Sono Premio César por la Plej Bona Originala Muziko
IMDb
vdr

Tous les matins du monde (esperantigo Ĉiuj matenoj de la mondo) estas filmo de 1991 de reĝisoro Alain Corneau, ĉefaj aktoroj Gérard Depardieu, Jean-Pierre Marielle, Anne Brochet kaj Guillaume Depardieu.

Ĝi baziĝas sur novelo de Pascal Quignard kaj prezentas la vivon de gambovjololudisto kaj komponisto Marin Marais kaj lian tempon ĉe lia majstro Sainte-Colombe (Sankta Kolombo). De post la morto de lia edzino, Sankta Kolombo rifuĝis en la muziko. Nekontestita majstro pri vjolo, li hatas la honorojn kaj la kortegon.

Marin Marais, lia kontraŭo, iĝas lia disĉiplo. Lia talento estas grandega, sed Sankta Kolombo ne volas riveli la sekretojn de sia muziko al homo pli allogita de la gloro kaj la kortega pompo ol de la propra esenco de lia arto.

La filmo iĝis fama precipe pro la bela muziko per gambovjolo (ludita de Jordi Savall), kiu ludatas dum ĝi, kaj ke tiel ĝi malkovrigis tiun muzikilon kaj tial profunde amogiigan belecon al spektantoj, kiuj ne konis ĝin.

Ĝi estis sepfoje premiita per cezaraj filmotrojefoj (film-premioj de Francio).

iu rimarkinda diro en la filmo estis kiam la maljuna Sainte-Colombe parolante pri muzika kreiveco kun Marin-Marais diras "la tuta diferenco kuŝas en tio ke mi travivas pasian vivon", tiam la filino mirigita (kaj ankaŭ certe la spektanto pensas) "ĉu?! paĉjo vi travivas pasian vivon?!" Jes ja tio celas diri, ke pasia vivo ne estas aventura vivo (kia ja ne estis la retiriĝema kaj silenta-soleca vivo de li) sed ŝarĝita de intensaj intimaj emocioj, kia ja estis pri lia profunda nekuracebla aflikto pro la edzinomorto.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]