Trenta meso
| Trenta meso | ||
|---|---|---|
| katolikaj liturgiaj ritoj | ||
| meso • Roma rito | ||
| Komenco | 1570 vd | |
| Antaŭe | pre-Trenta meso vd | |
| Poste | Meso de Paŭlo la 6-a vd | |

Trenta meso, latine Missa tridentina, estas neformala nomo por la formo de celebrado de la meso en Latina eklezio (la roma rito), kiu validis, kun iom da variaĵoj, de 1570 ĝis 1962. Ĝi estis difinita en diversaj eldonoj de la Roma Meslibro. La unua eldono estis en 1570, sekvante la decidojn de la Koncilio de Trento de 1545 ĝis 1563 reage al la protestanta reformacio. La lasta versio de la Trenta meso estis la "liturgio de 1962", kiu jam enhavis liturgiajn reformojn de la papoj Pio la 12-a kaj Johano la 23-a, sed ankoraŭ ne la pli grandan liturgian reformon laŭ la Dua Vatikana koncilio (1962–1965) sub papo Paŭlo la 6-a. En 1970 aperis nova eldono de la Roma Meslibro, laŭ laŭ la konciliaj decidoj.
Karakteriza diferenco inter la Trenta meso (Roma Meslibro ĝis 1962) kaj la posta (Roma Meslibro ekde 1970) estas ke la nova formo celas pli aktivan partoprenon de la publiko (laikoj, fideluloj) en la meso. Antaŭe, la meso kutime estis en latina lingvo, kaj la publiko plej ofte vidis nur la dorson de la pastro. Post la reformo, la meso estas ĝenerale en la loka lingvo, kaj la pastro pli ofte alfrontas la publikon.
Postaj evoluoj
[redakti | redakti fonton]Ekde 1970, la normale uzenda liturgio en la Latina eklezio estis do tiu de 1970 kaj poste, do la Trenta meso estus normale ne plu aplikata. Iuj tre konservativaj grupoj (ekz-e de Marcel Lefebvre) malŝatis tion kaj preferis la malnovmodan Trentan meson.
En 2007, papo Benedikto la 16-a, kun intenco mildigi la rilatojn kun tiaj konservativuloj, deklaris la Trentan meson de 1962 "eksterordinara formo" de la meso kaj permesis ĝian uzon en kelkaj, tre limigitaj kazoj. Tamen Francisko deklaris en sia motu proprio "Traditionis custodes" ke la Trenta meso ne plu estas "eksterordinara formo" kaj ne plu uzenda, escepte de iuj treege maloftaj, severe limigitaj kazoj.[1]
Referencoj
[redakti | redakti fonton]Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Heinz-Lothar Barth, fakeseseisto
- katolika liturgio
- Preĝo por la Hebreoj
- Roma Meslibro
- Sacerdota fratio Sankta Petro
- Una Voce
- Wolfgang Waldstein, aktivulo en Aŭstrujo ekde 1976

