Saltu al enhavo

Tunĵen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tunĵen
duanivela urbo
urbego Redakti la valoron en Wikidata vd
Administrado
Poŝtkodo 554000–554999
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 3 168 800  (2018) [+]
Loĝdenso 176 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 27° 43′ N, 109° 11′ O (mapo)27.72334109.18851Koordinatoj: 27° 43′ N, 109° 11′ O (mapo) [+]
Areo 18013,52 km² (1 801 352 ha) [+]
Tunĵen (Ĉinio)
Tunĵen (Ĉinio)
DEC
Lokigo de Ĉinio en mondo
Situo de Tunĵen

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Tongren [+]
v • d • r

Tunĵen, per simpligita ĉina skribo 铜仁, per tradicia ĉina skribo 銅仁, per pinjino Tóngrén estas prefektujnivela milionurbo en provinco Gŭiĝoŭo, en Ĉina Popola Respubliko. La loknomo signifas: "kupra viro".

Vojo en Tunĵen

Demografio

[redakti | redakti fonton]

En 2025 la prefektujnivela loĝantaro estis ĉirkaŭ 3 161 500 homoj.

Geografio

[redakti | redakti fonton]
Riverborda panoramo

La prefektujnivela urbego etendiĝas sur areo 18 011 km². Tunĵen konsistas el dek dividoj, el kiuj 4 estas aŭtonoma. Hŭajhŭa troviĝas 79, Ĝunji 225, provinca sidejo Gŭijango 275, Ŝanhajo 1251, ĉefurbo Pekino 1507 km aere laŭ [rompita ligilo].

La konata administrado en tiu loko komenciĝis en 686 p.K. Ĝia historia evoluo estas longa, dum la administraj areoj multe ŝanĝiĝis. La prefektujnivela urbo Tunĵen estis kreita en 2011.

Farmacia fabriko

La agrikulturo respondecas pri kvarono de la ĉina pulvora teo. Pli ol 40 entreprenoj estas engaĝitaj en tiu teoindustrio, provizante laborpostenojn por pli, ol cent mil homoj. Krome ekzistas ankaŭ aliaj industriaj produktoj.

  • altlernejo funkcias ekde 2002
  • lernejo estis fondita en 1920 kaj estis levita al ĝenerala bakalaŭra altlernejo en 2006
Stacidomo

Tunĵen estas alirebla fervoje kaj ĉefvoje, krome la flughaveno situas 21 kilometrojn for.

Tunĵen situas en humida subtropika klimato (Cfa) laŭ la klimata klasifiko de Köppen kun influo de musonoj, kie estas varmaj vintroj kaj varmegaj someroj. La jara averaĝa temperaturo estas 17 °C kaj varias inter 14-22 °C. Jare averaĝe pluvas 1292 mm, en ĉiuj monatoj pluvas, sed inter aprilo-aŭgusto pli ofte.

Bildoj pri Tunĵen
Loĝejoj
Aĉetstrato
Hotelo
Vojangula vendejego
Pordego al butikoj

Vidindaĵoj

[redakti | redakti fonton]
  • preĝejoj
  • palaco
  • WikiTrans