Walter Hasenclever
| Walter Hasenclever | ||
|---|---|---|
| Persona informo | ||
| Walter Hasenclever | ||
| Naskiĝo | 8-an de julio 1890 en Aachen | |
| Morto | 21-an de junio 1940 (49-jaraĝa) en Les Milles concentration camp | |
| Mortis pro | sinmortigo | |
| Mortis per | veneno | |
| Tombo | Saint-Pierre Cemetery (en) | |
| Lingvoj | germana vd | |
| Ŝtataneco | Germana Regno | |
| Alma mater | Universitato de Oksfordo Einhard-Gymnasium (Aachen) (en) | |
| Memorigilo | ||
| Profesio | ||
| Okupo | verkisto scenaristo poeto-juristo poeto dramaturgo aktoro | |
| Verkado | ||
| Verkoj | The Son vd | |
| vd | Fonto: Vikidatumoj | |

Walter Georg Alfred HASENCLEVER (naskiĝis la 8-an de julio 1890 en Akeno; mortis la 21-an de junio 1940 en Les Milles apud Aix-en-Provence) estis ekspresionisma germana verkisto, poeto, dramisto kaj tradukisto.
Li verkis kantotekstojn kun protesta sinteno, trapenetrita de revolucia patoso. Lia dramaturgio centriĝas ĉirkaŭ ekspresionismaj temoj, la konflikto inter generacioj, kaj homa frateco.
Vivkuro
[redakti | redakti fonton]Li studis juron en Oksfordo, finante sian diplomon en Laŭzano. Ekloĝinte en Leipzig, li komencis interesiĝi pri literaturo kaj filozofio. En 1911, li publikigis La Filon, sian plej faman ekspresionisman dramon.
La Unua Mondmilito (en kiu li partoprenis kiel volontulo) ŝanĝis lian mondkoncepton al ekstreme pacifista, kion li esprimis en sia verkaro. Inter 1916 kaj 1932 li estis unu el la plej prezentitaj dramistoj en Germanio. Li konservis multajn kontaktojn kun la internacia arta komunumo (ekz. Kurt Tucholsky , dramisto Jean Giraudoux, verkis scenarojn por Metro-Goldwyn-Mayer por Greta Garbo).
Kiel eminenta ekspresionisto, sincera pacifisto kaj kontraŭulo de la nazia reĝimo, li estis persekutita en 1933 kaj tial ekziliĝis. La Dua Mondmilito rezultigis lian internigon en Francio (kiel germana civitano). Malliberigita en la koncentrejo Les Milles en sudorienta Francio, li sinmortigis post la malvenko de Francio por eviti fali en la manojn de la nazioj.[1]
Ekde 1996, la Literatura Premio Walter Hasenclever estas aljuĝata ĉiun duan jaron al germanlingvaj verkistoj.
Verkaro (elekto)
[redakti | redakti fonton]- 1913 : La Adoleskanto ("Der Jüngling")
- 1914 : La Filo ("Der Sohn")
- 1917 : Antigono
- 1918 : La homoj ("Die Menschen")
- 1929 : Geedziĝoj estas faritaj en la ĉielo ("Ehen wurden im himmel geschlossen").
Filmaro (elekto)
[redakti | redakti fonton]- Ein besserer Herr (1928)
- Diary of a Coquette (1929)
- Love Songs (1930)
- Rendezvous (1930)
- Men Behind Bars (1931)
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Taussig, Michael. (April 13, 2010) Walter Benjamin's Grave. University of Chicago Press. ISBN 978-0226790008.

