Wolf Vostell
Aspekto


Wolf VOSTELL (naskita la 14-an de oktobro 1932 en Leverkusen ; mortinta la 3-an de aprilo 1998 en Berlin) estis germana aktiveca artisto, skulptisto kaj grafikisto de la movado Fluxus. Li estas konsiderata unu de la plej gravaj artistoj de la 20-a jarcento.
Ekde la 1970-aj jaroj li almenaŭ parte setlis en Ekstremaduro, Hispanio, kie li muntis tute alternativan artan spacon kie poste oni kreis la Muzeon Vostell de Malpartida de Cáceres.

