Yonkers estas grandurbo en Usono, Ĝi situas en la subŝtatoNov-Jorkio kaj en la kantono Westchester. Laŭ la stato de 2020 en la komunumo vivis 211 569loĝantoj sur areo de 52,57 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 4 025 loĝantoj/km².
Nederlandano nomata Van der Donck (estis konata loke kiel la Jonkheer) aĉetis nunan teritorion de Yonkers en 1645. Li konstruis segilomuelejon, baldaŭe ankaŭ la vilaĝo evoluis, tamen longe ĝi restis terkultiva urbeto. Menciinda industrio aperis en 1853: tie ekfunkciis la unua liftofabriko de la mondo, krome aliloke oni produktis tapiŝojn. En 1872 Yonkers urbiĝis. En 1894 la loĝantoj rifuzis la aliĝon al Novjorko. En la urbo oni inventis la bakeliton en 1906. Post la 2-a mondmilito la industrio malevoluis, sed la urbo iĝis antaŭurbo de Novjorko.