Saltu al enhavo

Gasto

El Vikicitaro
Gasto
Aliaj projektoj
Gasto en Vikipedio
Gasto en Komuneja kategorio
Gasto en Vikivortaro

Gasto estas vizitanto, invitita por restado.

Citaĵoj

[redakti]
Citaĵo
« Agrabla estas gasto, se ne longe li restas. »
— Zamenhofa proverbaro
Citaĵo
« Bona gasto ankaŭ strebas lerni de siaj gastigantoj. »
— Mark Fettes, Festparolado de la 102-a Universala Kongreso en Seulo, Koreio
Citaĵo
« Gasto havas akrajn okulojn. »
— Zamenhofa proverbaro
Citaĵo
« Gasto kiel fiŝo baldaŭ fariĝas malfreŝa. »
— Zamenhofa proverbaro
Citaĵo
« Gasto sen avizo estas agrabla surprizo. »
— Zamenhofa proverbaro
Citaĵo
« Gasto tro petata foriras malsata. »
— Zamenhofa proverbaro
Citaĵo
« Kies gasto mi estas, ties feston mi festas. »
— Zamenhofa proverbaro
Citaĵo
« Lerni bone gasti similas al la lernado de lingvoj; ĉiam restas pli por malkovri. »
— Mark Fettes, Festparolado de la 102-a Universala Kongreso en Seulo, Koreio
Citaĵo
« Malfrue en horo malhela, alvenos la gasto plej bela. »
— Sabine Dittrich, Heredantoj de silentado
Citaĵo
« Mastro elbabilis, gastoj ne silentos. »
— Zamenhofa proverbaro
Citaĵo
« Por gasto ne petita mankas kulero. »
— Zamenhofa proverbaro
Citaĵo
« Por malfrua gasto restas nur osto. »
— Zamenhofa proverbaro
Citaĵo
« Se la gasto estas amata, eĉ lia servanto ne restas malsata. »
— Zamenhofa proverbaro
Citaĵo
« Se la gasto meritas, eĉ lia hundo profitas. »
— Zamenhofa proverbaro
Citaĵo
« Se oni amas la gaston, oni zorgas la paston. »
— Zamenhofa proverbaro
Citaĵo
« Sidas gasto minuton, sed vidas la tuton. »
— Zamenhofa proverbaro

Vidu ankaŭ

[redakti]