Saltu al enhavo

Agelajoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Agelajoj
Agelaius phoeniceus
Agelaius phoeniceus
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Ikteredoj Icteridae
Genro: Agelaius
(Vieillot, 1816)
Aliaj Vikimediaj projektoj
v • d • r

Agelajoj (Agelaius) estas genro de paseroformaj birdoj el Novmonda familio Ikteredoj. Ĉiuj specioj de agelajoj troveblas en Amerikoj.

Priskribo

[redakti | redakti fonton]

Ĉiuj tiuj ĉi birdoj estas prefere insektovoraj, kaj ĉiuj specioj havas rimarkindan seksan duformismon. Iĉoj estas tipe nigraj kun kelkaj koloraj makuloj, ofte sur ŝultroj aŭ kapo, iom simile al armeaj rangaj markiloj. Pro tio en hispanlingvaj landoj de Centra kaj Suda Ameriko, kaj en Brazilo, oni komunlingve nomas kelkajn speciojn laŭ diversaj rangoj de armeoj, ekz. soldato, kapitano, serĝento ktp. Inoj estas pli kutimaspektaj kaj brunecaj, iom similaj al Amerikaj paseroj.

Taksonomio

[redakti | redakti fonton]

La genron Agelaius enkondukis Louis Pierre Vieillot en jaro 1816.[1] La nomo estas latinigo de greka vorto agelaios, kiun eblas traduki kiel "sociema".[2]

Laŭ la nuna sistematiko, la genro enhavas 5 speciojn:[3]

BildoScienca nomoKomuna nomoDistribuo
Agelaius phoeniceus Ruĝflugila nigriktero Suda Nordameriko kaj pliparto de Centra Ameriko
Agelaius assimilis Ruĝaŝultra nigrikteroendemia en Kubo
Agelaius tricolor Trikolora nigriktero pacifika marbordo de Nordameriko, el Norda Kalifornio en Usono (kun fojaj aperoj en Oregono), al supra Baja California en Meksiko
Agelaius humeralis Brunŝultra nigriktero Kubo, Hispaniolo, kaj la Kajmaninsuloj
Agelaius xanthomus Puertorika nigriktero Puertoriko

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. ↑ ITIS Report: Agelaius. Integrated Taxonomic Information System. Alirita 25 November 2014 .
  2. ↑ Jobling, James A.. (2010) The Helm Dictionary of Scientific Names. London, UK: Christopher Helm. ISBN 978-1-4081-2501-4.
  3. ↑ Ornitologia taksonomio surbaze la listo de AviList kun Esperantaj nomoj far Alain Gerard