Saltu al enhavo

Attard

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Attard
urbeto Redakti la valoron en Wikidata vd

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Ŝtato  Malto
Regiono Regiono norda
Poŝtkodo ATD
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 12 268  (2021) [+]
Loĝdenso 1 859 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 35° 54′ N, 14° 27′ O (mapo)35.914.45Koordinatoj: 35° 54′ N, 14° 27′ O (mapo) [+]
Alto 95 m [+]
Areo 6,6 km² ( 660 ha) [+]
Attard (Malto)
Attard (Malto)
DEC
Situo de Attard

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Attard [+]
v • d • r

Attard - malte ankaŭ literumata Ħ'Attard - estas urbo kaj komunumo (loka konsilio) de la eŭropa ŝtato Malto. Ĝi situas sur la precipa ŝtata insulo Malto en la Mediteranea Maro, en la urbaro ĉirkaŭ la ŝtata ĉefurbo La-Valeto, kaj 4 kilometrojn de la historia ĉefurbo Medino. ISO-kodo de la komunumo estas MT-01. La komunumo kune kun du najbaraj kunkreskiĝintaj historiaj loĝlokoj, Balzan kaj Lija, loke nomatas la "tri vilaĝoj de Malto" (malte Tliet villaġġi ta 'Malta) - en ĉiuj tri abundas vastaj palacoj de la historiaj nobeloj de la Malta Ordeno.

Loĝantaro

[redakti | redakti fonton]

En 2021, sur la komunuma areo de 6,6 kvadrata kilometro vivis 12 268 loĝantoj. Tio rezultigas loĝdenson de 1 859 loĝantoj/km².

Attard en horloĝa direkto havas komunan limon kun la najbaraj komunumoj Lija nordnordokcidente kaj Balzan nordokcidente, Qormi okcidente, Żebbuġ sude, Mdina sudokcidente, Mtarfa okcidente kaj Rabat nordokcidente.