Baktalórántháza
| Baktalórántháza | |||||
|---|---|---|---|---|---|
|
| |||||
| Hungaria urbo | |||||
| Flago | Blazono | ||||
| Administrado | |||||
| |||||
| Poŝtkodo | 4561 | ||||
| En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
| Demografio | |||||
| Loĝantaro | 3 431 (2026) [+] | ||||
| Loĝdenso | 97 loĝ./km² | ||||
| Geografio | |||||
| Geografia situo | 48° 0′ N, 22° 5′ O (mapo)47.997522.076388888889Koordinatoj: 48° 0′ N, 22° 5′ O (mapo) [+] | ||||
| Areo | 35,25 km² (3 525 ha) [+] | ||||
| |||||
| |||||
| Alia projekto | |||||
Baktalórántháza [baktalOrAnthAza] estas urbo en Hungario en regiono Norda Ebenaĵo, en departemento Szabolcs-Szatmár-Bereg, en Distrikto Baktalórántháza, kies centro ĝi estas. Bakta ne havas sencon, Lóránt estas malofta hungara nomo, háza signifas: ies domo.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Baktalórántháza situas sur ebenaĵo, laŭ ĉefvojo kaj fervojo inter Nyíregyháza kaj Vásárosnamény, 25 km oriente de Nyíregyháza. La komunumo estiĝis per kunfando de Nyírbakta kaj Lórántháza en 1932.
Historio
[redakti | redakti fonton]La apartaj komunumoj havis plej ofte la samajn posedantojn (familio Bethlen, poste Károlyi, poste Dégenfeld (ĝis 1945)). Ĉar la komunumoj havis favoran geografian situon kaj la fervoja linio Nyíregyháza-Vásárosnamény estis konstruita apud li, la industrio kaj agrikulturo rapide evoluis. Oni fondis alkoholaĵan fabrikon, konstruis bovajn stalojn, abelujaron komence de la 20-a jc., funkciis tie akva kaj seka muelejo fine de la 19-a jc..
La komunumo estis distriktejo en Szabolcs kaj iĝis urbo en 1993.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- romkatolika Kirko Ĉieliro de Nia Sinjoro (Baktalórántháza)
- baroka kalvinana preĝejo (Baktalórántháza) ĉirkaŭ 1730
- Grek-katolika preĝejo Sankta Georgo (Baktalórántháza)
- Kastelo de Baktalórántháza aŭ kastelo Degendeld kune kun parko
Famuloj
[redakti | redakti fonton]- En Baktalórántháza naskiĝis:
- En Nyírbakta naskiĝis ĉefministro Gyula Károlyi.




