Saltu al enhavo

Driophlox

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Driophlox
Fulga formiktanagro  (Driophlox gutturalis)
Fulga formiktanagro (Driophlox gutturalis)
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Kardinaledoj Cardinalidae
Genro: Driophlox
Scott, BF, Chesser, Unitt & Burns, KJ, 2024
Specioj
Aliaj Vikimediaj projektoj
v • d • r

Driophlox estas genro de paseroformaj birdoj el familio Kardinaledoj. Ĝi estas kreita en 2024 per movo de 4 specioj el genro Habia, kie nun restas nur ruĝkrona formiktanagro.

Taksonomio

[redakti | redakti fonton]

La genro Driophlox estas kreita post molekulfilogenetikaj esploroj, kiuj pruvis, ke la tiama genro Habia estas parafiletika.[1][2] Por solvi la parafiletikecon oni decidis movi 4 speciojn el Habia al nova genro Driophlox kun tipa specio fulga formiktanagro (originale Phoenicothraupis gutturalis Sclater, PL, 1854, nun Driophlox gutturalis).[3][4] La genra nomo estas kunmetaĵo de antikvaj grekaj vortoj δριος/drios ("arbusto", "arbustdensaĵo") kaj φλοξ/phlox aŭ φλογος/phlogos ("flamo").[5]

Laŭ nuna sistematiko la genro enhavas 4 speciojn:[4]

BildoScienca nomoKutima nomoDistribuo
Driophlox fuscicauda Ruĝgorĝa formiktanagro de eosta Meksiko ĝis norda Kolombio
Driophlox atrimaxillaris Nigravanga formiktanagro Kostariko
Driophlox gutturalis Fulga formiktanagro Kolombio
Driophlox cristata Kresta formiktanagro Kolombio

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. ↑ (2015) “New insights into New World biogeography: An integrated view from the phylogeny of blackbirds, cardinals, sparrows, tanagers, warblers, and allies”, The Auk 132 (2), p. 333–348. doi:10.1642/AUK-14-110.1.
  2. ↑ (2022) “Phylogenetics of Cardinalidae and the impact of habitat, climate, and ecology on the evolution of color”.
  3. ↑ (2024) “Driophlox, a new genus of cardinalid (Aves: Passeriformes: Cardinalidae)”, Zootaxa 5406 (3), p. 497–500. doi:10.11646/zootaxa.5406.3.11.
  4. 1 2 Cardinals, grosbeaks and 'tanager' allies. IOC World Bird List Version 14.2. International Ornithologists' Union (July 2024). Alirita 24 October 2024 .
  5. ↑ . Driophlox. The Key to Scientific Names. Cornell Lab of Ornithology. Alirita 24 October 2024 .