Saltu al enhavo

Dunatria oktaborato

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Natria oktaborato dubaza
Na2O . 4 B2O3 . 4 H2O
3D Kemia strukturo de la
Dubora trioksido
Kristalo de Borakso
Alternativa(j) nomo(j)
  • Natria oktaborato
  • Natria salo de oktaborata acido
Kemia formulo
Na2O . 4 B2O3 . 4 H2O
CAS-numero-kodo12280-03-4
Fizikaj proprecoj
AspektoBlanka amorfa pulvoro
Molmaso
  • 340,459736 g mol−1 (anhidra)
  • 412,520856 g mol−1 (kvarhidrata)
SolveblecoAkvo:Tre solvebla
Sekurecaj Indikoj
RiskoR23 R24 R25 R26 R27 R28
SekurecoS2 S12 S17
Pridanĝeraj indikoj
Danĝero
GHS etikedigo de kemiaĵoj[1]
GHS Damaĝo-piktogramo
08 – Risko al sano
GHS SignalvortoAverto
GHS Deklaroj pri damaĝojH303, H361
GHS Deklaroj pri antaŭgardojP201, P202, P281, P308+313
Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo
(25 °C kaj 100 kPa)

Dunatria oktaborato, oktaborato de natrioNa2O . 4 B2O3 . 4 H2O estas alkala salo de natrio kaj boro, rezultanta inter reakcio de la borata acido kaj borakso. Komerce ĝi estas disponebla laŭ du formoj: koncentrita travidebla solvaĵo, kiu eble konfuziĝas kun maiza siropo se jam enpakigita kaj ne adekvate identigita, aŭ kiel blanka senodoro pulvorigita kemiaĵo kiu ne estas brulema, bruligebla aŭ eksploda kaj posedas malaltan akutan buŝan kaj haŭtan toksecon.

Dunatria oktaborata estiĝas pere de reakcio inter borakso kaj borata acido[2]:

Na2B4O7 + 4 H3BO3 → Na2B8O13 + 6 H2O

Proprecoj

[redakti | redakti fonton]

Ĉi-salo, kiu ordinare konfuziĝas kun borata acido, uzatas kiel insekticido, fungicido, algicido kaj ĝenerale vendatas sub likva aŭ pulvora formo. Ĝi havas senfinan validan periodon kaj ne suferas ŝanĝojn pro temperaturo. Ĉi-kemiaĵo same estas flamo-malrapidiganto kaj en la likva formo ĝi ordinare estas diluita kaj sprajita sur lignaj surfacoj por mortigo de la termitoj, blatoj, ĉarpentistaj formikoj, fungoj kaj algoj. Ĝi ankaŭ disponeblas en granuloj por enpenetrado de strukturaj lignoj.

Ordinare uzata por termito-kontrolo aŭ termito-preventado, la likva koncentriĝo uzatas en proporcio 1:1 kun akvo. La avantaĝoj de ĉi-kemiaĵo rilate al konvencia traktado pri pesto-kontrolo estas ke ĝi ne estas kancerogena kaj havas malaltan toksecon por homoj kaj dombestoj. Ĝi same estas senodora kaj konforma aplikado daŭras longatempe por lignoj. Ripetitaj traktadoj ĝenerale ne estas necesaj. Ĝi plej bone uzatas en novaj konstruadoj, tamen, ĝi ordinare uzatas en domoj kie originale uziĝis kemiaĵoj kiuj fariĝas neaktivaj.

Ĝi montriĝas kiel signife efektiva pri kontrolado de svarmoj da termitoj en lokoj kiam kombinita kun regula vakuo-uzo.

Literaturo

[redakti | redakti fonton]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]