Saltu al enhavo

Jan Vertonghen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jan Vertonghen
kontenta pri la bronza medalo en la Futbala Mondpokalo 2018
kontenta pri la bronza medalo en la Futbala Mondpokalo 2018
Persona informo
Naskonomo Jan Bert Lieve Vertonghen
Naskiĝo 24-an de aprilo 1987 (1987-04-24) (39-jaraĝa)
en Sankt-Nikolao
Lingvoj nederlanda
Ŝtataneco Belgio Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo futbalisto (centra defendulo) en la
vdr

Jan Vertonghen, je plena nomo Jan Bert Lieve Vertonghen, estas belgia futbalisto. Li naskiĝis la  24-an de aprilo 1987 en Sint-Niklaas, en la nederlandlingva provinco Orienta Flandrio, do nun estas 39-jara. Ekde 2022 li membras en la unua vira teamo de la klubo R.S.C. de la urbo Anderlecht en la Brusela Ĉefurba Regiono, post jam antaŭa profesia kariero ekde 2006. Krome ekde la jaro 2007 li estas membro de la vira belga nacia teamo de futbalo, post kaj samtempe al jaroj inter 2006 kaj 2009 en la nacia teamo de sub-16- ĝis sub-21-jaruloj. Kadre de la nacia teamo li partoprenis en Somera Olimpiko 2008, la Futbala Mondpokalo 2014, 2018 (kie rezultiĝis bronza medalo) kaj 2022 kaj same en la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2016, 2020 (prokrastita al 2021) kaj la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2024. Matĉe li en la aperoj en la nacia teamo kutime rekoneblas per la numero "5".

en aprilo 2011, 23-jara


en 2010, ludante por la klubo Ajax Amsterdam