Katarina Barley
Katarina BARLEY (naskiĝis la 19-an de novembro 1968 en Kolonjo) estas germana politikistino. Ŝi engaĝiĝas en kaj estas membro de la Socialdemokratia Partio de Germanio. Interalie ŝi en la tria ministraro de Angela Merkel de junio 2017 ĝis marto 2018 estis federacia ministro pri familioj, maljunuloj, virinoj kaj junuloj, transprenante la postenon de Manuela Schwesig, ekde septembro 2017 ĝis marto 2018 ankaŭ de laboro kaj socialaj aferoj, kaj en la kvara ministraro de Angela Merkel de marto 2018 ĝis junio 2019 estis federacia ministro pri justico kaj aktivis en la parlamenta komisiono pri eŭropa kunlaboro havante germanan kaj britan pasportojn, studinte en Francio kaj nun loĝanta en Treviro tre proksime al la limoj al Luksemburgo, Belgio kaj Francio la intereso pri eŭropa kunlaboro ne mirigas. En junio 2019 post sukceso en la eŭropa baloto ŝi akceptis membrecon en la Eŭropa Parlamento kaj post nur 15 monatoj ĝisis el la nacia ministraro - ŝi reelektiĝis en 2024.[1]
Referencoj
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]
| ||||||
- Naskiĝintoj en Kolonjo
- Naskiĝintoj en 1968
- Vivantaj homoj
- Virinoj
- Naskiĝintoj la 19-an de novembro
- Germanaj socialdemokratoj
- Germanaj politikistoj
- Kvara ministraro de Angela Merkel
- Membroj de la Eŭropa Parlamento elektitaj en Germanio 2019-2024
- Membroj de la Eŭropa Parlamento elektitaj en Germanio 2024-2029
- Germanaj ministroj pri justico

