Klitemnestro
| Klitemnestro | |
|---|---|
| rolulo de helena mitologio | |
| Verko | Oferverŝantoj Elektro |
| Informoj | |
| Sekso | ina |
| Patro | Tindaro |
| Patrino | Leda |
| Gefratoj | Polideŭko • Castor • Helena de Trojo |
| Edzo/Edzino | Agamemnono • Tantalus |
| Kunulo | Egisto |
| Infanoj | Oresto • Ifigenia • Chrysothemis • Elektro • Erigono • Iphianassa • Laodice • Helena • Aleto |
Klitemnestro (en malnova greka: Κλυταιμνήστρα de κλυτός = "fama" kaj
μνάομαι = "serĉi, koketi"), en la helena mitologio, estis filino de Tindaro, reĝo de Sparto, kaj Leda. Ŝi estis fratino de Helena, Kastoro kaj Polukso.
Ŝi unue estis edzino de Tantalo, filo de Tiesto. Post kiam Agamemnono mortigis Tantalon, kaj ŝian infanon, li faris de Klitemnestro sian edzinon. De Agamemnono, ŝi naskis tri filojn: Ifigenio, Krisotemisa, Elektra, kaj unu filon: Oresto. Iuj rakontoj aldonas Laodisean kaj Ifianasan (foje identigitaj al Elektra kaj Ifigenio)

Mito
[redakti | redakti fonton]La grekaj ŝipoj ne povis foriri al la Troja milito pro kontraŭaj ventoj, Agamemnono estis trudata oferi sian filinon Ifigenion al Artemiso. Klitemnestro neniam pardonis tiun murdon al Agamemnono, kaj dum li iris militi kontraŭ Trojo, ŝi preparis sian venĝon.
Ŝi prenis amanton; Egisto, duona frato de Agamemnono, al kiu tiu-ĉi konfidis la regon de la urbo Mikeno. Laŭ iaj rakontoj, de Egisto ŝi naskis filinon: Erigono
Kiam Agamemnono revenis, ili invitis lin al bankedo post kiu li kaj lia kromedzino Kasandra estis murditaj de Klitemnestro kaj Egisto. Laŭ rakonto de Pindaro, Klitemnestro sole murdis Agamemnonon dum banado, senmoviginte lin per reto.
Oresto mortigis Egiston kaj Klitemnestron kelkajn jarojn poste, venĝante sian patron.

