Saltu al enhavo

Kurtbeka kolibro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Kurtbeka kolibro
Ino en Nacia Natura Parko Puracé, Kaŭko, Kolombio
Ino en Nacia Natura Parko Puracé, Kaŭko, Kolombio
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Apodoformaj Apodiformes
Familio: Trokiledoj Trochilidae
Genro: Ramphomicron
Bonaparte, 1850
Specio: Kurtbeka kolibro R. microrhynchum
Ramphomicron microrhynchum
(Boissonneau, 1840)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Kurtbeka kolibro[1] (Ramphomicron microrhynchum) aŭ Porpurdorsa kolibro estas specio de kolibroj en la familio Trokiledoj kaj unu el la du specioj de la genro Ramphomicron. Ĝi troviĝas en Bolivio, Kolombio, Ekvadoro, Peruo, kaj Venezuelo.[2][3]

Taksonomio kaj sistematiko

[redakti | redakti fonton]

La Kurtbeka kolibro kunhavas sian genron kun la Nigradorsa kolibro (R. dorsale). Ĝi havas jenajn kvar subspeciojn:[2]

  • R. m. andicola Simon (1921)
  • R. m. microrhynchum Boissonneau (1840)
  • R. m. albiventre Carriker (1935)
  • R. m. bolivianum Karl-Ludwig Schuchmann (1984)

Subspecioj R. m. andicola kaj R. m. albiventre "estas dubinde distingaj el [la] nomiga."[4]

La Kurtbeka kolibro estas 8 ĝis 9 cm longa kaj pezas ĉirkaŭ 3.5 g. Ambaŭ seksoj havas nigran bekon, la plej mallongan el ĉiuj kolibroj. Maskloj de la nomiga subspecio havas metalece viol-purpurajn suprajn partojn kun blanka makulo malantaŭ la okulo. Ilia gorĝo estas irizece orverda, la subaj partoj bronzverdaj, kaj la subvostaj kovriloj kuprokoloraj kun brunetaj franĝoj. La vosto estas modere longa, forkoforma kaj malhelviola. Inoj de la nomiga subspecio havas brilverdajn suprajn partojn, kaj kiel la masklo, blankan makulon malantaŭ la okulo. Iliaj subaj partoj estas blankaj kun verdaj punktoj krom sur la ventro. La vosto estas pli mallonga ol tiu de la masklo kaj malpli forkoforma, bronzviola, kaj la ekstera paro da plumoj havas blankajn pintojn.[4]

Maskloj de subspecio R. m. andicola havas verd-randan oran gorĝon kaj pli ruĝbrunajn subvostajn kovrilojn. R. m. albiventre estas tre simila al la nomiga, sed kun pli helaj randoj sur la subvostaj kovriloj de la masklo kaj pli malgrandaj makuloj sur la subaj partoj de la ino. Maskloj de R. m. bolivianum havas metalece violajn suprajn partojn, malhelverdajn subajn partojn, kaj grizece blankajn subvostajn kovrilojn.[4]

Distribuo kaj habitato

[redakti | redakti fonton]

La subspecioj de la Kurtbeka kolibro troviĝas jene:[2][4]

  • R. m. andicola, Andoj de okcidenta Venezuelo, ĉefe ĉe Mérida
  • R. m. microrhynchum, Andoj de Kolombio, Ekvadoro, kaj Kaĥamarkio en nordokcidenta Peruo
  • R. m. albiventre, orienta deklivaro de Andoj en Peruo el Hŭanuko suden ĝis Apurimako kaj Kuzko
  • R. m. bolivianum, Andoj de Koĉabambo en centra Bolivio

La Kurtbeka kolibro loĝas ĉe la randoj de humidaj montararbaroj, arbaroj de Polylepis, páramo, kaj la transmedioj inter ili. R. m. bolivianum troviĝas ankaŭ bone sub la arbolimo en arbustaj areoj. Laŭ alteco la specio varias de 1 700 ĝis 3 600 m.[4]

La Kurtbeka kolibro moviĝas de pli malaltaj al pli altaj altitudoj dum la pluvsezono.[4]

La Kurtbeka kolibro manĝas nektaron de meza nivelo ĝis la kanopeo, ĉefe per kaptolinioj. Ĝi ofte estis observita "ŝtelante" nektaron el truoj en floroj faritaj de florpikantoj de la specioj de la birdogenro Diglossa. Ĝi estis registrita prenante nektaron de vasta gamo da florplantoj, arbustoj kaj arboj. Krome ĝi manĝas insektojn kaptitajn dumfluge kaj kolektitajn el floroj.[4]

Reproduktado

[redakti | redakti fonton]

La reprodukta sezono de la Kurtbeka kolibro ne estas plene difinita, sed ŝajne daŭras de majo, eble ĝis decembro. Ĝi konstruas tasforman neston el fajnaj plantfibroj kun musko kaj likenoj ekstere sur horizontala branĉo. La ovodemetado estas de du ovoj kaj la kovoperiodo estas de 16 tagoj.[4]

La IUCN taksis la Kurtbekan kolibron kiel Malplej Zorgigan. Ĝi havas grandan teritorion, sed ĝia populacio estas nekonata kaj supozeble malpliiĝas.[5] Ĝi estas ĝenerale malofta tra sia teritorio. Ĝi troviĝas en pluraj protektitaj areoj, sed ekster ili ĝia vivejo estas sub severa minaco de senarbarigo.[4]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Ornitologia taksonomio.
  2. 1 2 3 Hummingbirds (Januaro 2022). Alirita 15a de Januaro, 2022 .
  3. HBW kaj BirdLife International (2020) Handbook of the Birds of the World and BirdLife International digital checklist of the birds of the world Version 5. Disponebla ĉe: [.xls zipped 1 MB] Alirita la 27an de Majo 2021
  4. 1 2 3 4 5 6 7 8 9 Züchner, T., G. M. Kirwan, kaj P. F. D. Boesman (2020). Purple-backed Thornbill (Ramphomicron microrhynchum), version 1.0. En Birds of the World (J. del Hoyo, A. Elliott, J. Sargatal, D. A. Christie, kaj E. de Juana, Editors). Cornell Lab of Ornithology, Ithaca, NY, USA. Alirita la 23an de Februaro, 2022
  5. BirdLife International (2016). Purple-backed Thornbill Ramphomicron microrhynchum”, IUCN Red List of Threatened Species 2016. doi:10.2305/IUCN.UK.2016-3.RLTS.T22687984A93178231.en. Alirita 23a de Februaro 2022..
  • del Hoyo, J.; Elliot, A. & Sargatal, J. (editors). (1999). Handbook of the Birds of the World. Volume 5: Barn-Owls to Hummingbirds. Lynx Edicions. ISBN 8487334253
  • Temeles, E.J.; Linhart, Y.B.; Masonjones, M. & Masonjones, H.D. (2002): The role of flower width in hummingbird bill length-flower length relationships. Biotropica 34(1): 68–80. COI:10.1111/j.1744-7429.2002.tb00243.x PDF kompleta teksto.
  • Burns, James G; Gegear, Robert J. (2007). "The Birds, the Bees, and the Virtual Flowers: Can Pollinator Behavior Drive Ecological Speciation in Flowering Plants?" pp. 551–566, American Naturalist.
  • (1833) The Naturalist's Library: Humming Birds, Part II VII. London, UK: Henry G. Bohn.
  • del Hoyo, J., Collar, N.J., Christie, D.A., Elliott, A. kaj Fishpool, L.D.C. 2014. HBW and BirdLife International Illustrated Checklist of the Birds of the World. Lynx Edicions BirdLife International.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]