Nana ermitkolibro
| Biologia klasado | ||||||||||||||
|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| ||||||||||||||
| Phaethornis longuemareus (Lesson, 1832) | ||||||||||||||
| Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
La Nana ermitkolibro (Phaethornis longuemareus) estas specio de kolibroj en la familio Trokiledoj. Ĝi estas loganta reproduktulo en nordorienta Venezuelo, norda Gujano, Surinamo, Franca Gujano kaj Trinidado.[1] Tiu ĉi specio de malaltaj teroj troviĝas en diversaj duonmalfermaj arbaraj vivejoj, ekz. mangrovejoj, sekundaraj arbaroj, plantejoj kaj veprejoj. En Trinidado ĝi troviĝas ankaŭ en pluvarbaroj. Ĝi estas sufiĉe ofta en plejparto de sia teritorio, kaj tial listigita kiel Malplej Zorgiga fare de BirdLife International en la Ruĝa Listo de IUCN.[1]
Iam, kelkaj aliaj malgrandaj ermitkolibroj estis konsideritaj subspecioj de tiu ĉi specio. Tiuj estis la Strigorĝa ermitkolibro (P. striigularis) de Centrameriko kaj nordokcidenta Sudameriko, la Pigmea ermitkolibro (P. idaliae) de sudorienta Brazilo, la Tapajoza ermitkolibro (P. aethopyga) de sudorienta Amazonio, kaj la Nigragorĝa ermitkolibro (P. atrimentalis) de okcidenta Amazonio. Kiel nuntempe konsiderita, la Nana ermitkolibro estas monotipa.


La specia epiteto estas omaĝo al franca ornitologo Agathe François Gouÿe de Longuemare.
Priskribo
[redakti | redakti fonton]Ĝi estas inter la plej malgrandaj kolibroj kaj birdoj entute kun totala longo de ĉirkaŭ 9 cm kaj pezo de 2,5–3,5 g.[2] Ĝi estas olivecverda supre kun oranĝ-okrecaj supravostaj kovriloj kaj subaj partoj (la ventro ofte estas pli griza). Kiel plej multaj aliaj ermitkolibroj, ĝi havas longan kurban bekon, longajn centrajn vostoplumojn kun blankecaj pintoj kaj nigrecan maskon borde de blankec-flavbruna makzelo kaj superokulo. La supra mandiblo estas nigra, la malsupra estas flava kun nigra pinto. La masklo havas iomete pli malhelan gorĝon ol la ino.
La maskloj formas komunumajn masklarejojn, kie ili kantas kaj fulmomontras siajn vostojn por allogi la inojn. La kanto varias laŭlonge de sia teritorio, sed tipe estas alta, pepanta, kompleksa kaj ripetata denove kaj denove.
La Nana ermitkolibro demetas du ovojn en konusa nesto pendanta sub granda folio. Kovado kaj elnestiĝo ne estas raportitaj, sed probable tio okazas kiel ĉe parencoj, en kiuj la kovado daŭras 14–16 tagojn, kaj elnestiĝo pliajn 20–23 tagojn.
La manĝaĵo de ĉi tiu specio estas nektaro, prenita el vasta gamo da floroj (ekz. Heliconia), kaj kelkaj malgrandaj insektoj kaj araneoj.[3] Ĝi manĝas ĉefe per kapto-linioj, flugante de floro en floro laŭ markita cirkvito.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- 1 2 BirdLife International (2016). “Phaethornis longuemareus”, IUCN Red List of Threatened Species 2016. doi:10.2305/IUCN.UK.2016-3.RLTS.T22736557A95137406.en. Alirita 12a de Novembro 2021..
- ↑ Wood, Gerald L.. (1983) The Guinness Book of Animal Facts and Feats. Sterling Pub Co Inc.. ISBN 978-0-85112-235-9.
- ↑ Phaethornis longuemareus (Little Hermit). UWI.
- del Hoyo, J.; Elliot, A. & Sargatal, J. (editors). (1999). Handbook of the Birds of the World. Volume 5: Barn-Owls to Hummingbirds. Lynx Edicions. ISBN 8487334253
- Restall, R., C. Rodner, & M. Lentino (2006). Birds of Northern South America. Christopher Helm, London. (ISBN 0-7136-7243-9) (vol. 1), (ISBN 0-7136-7242-0) (vol. 2).
- Birds of Venezuela de Hilty, (ISBN 0-7136-6418-5).
- ffrench, Richard. (1991) A Guide to the Birds of Trinidad and Tobago, 2‑a eldono, Comstock Publishing. ISBN 0-8014-9792-2.
- Hinkelmann, C. (1999). Little Hermit (Phaethornis longuemareus). pp. 545–546 in: del Hoyo, J., Elliott, A. & Sargatal, J. eds (1999). Handbook of the Birds of the World. Vol. 5. Barn-owls to Hummingbirds. Lynx Edicions, Barcelona. (ISBN 84-87334-25-3).
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]
| ||||||||||||||||||



