Saltu al enhavo

Niau

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ŝablono:Informkesto insulo/zorgado/Bildo mankasISOŜablono:Informkesto insulo/zorgado/areo mankas

Niau
atolo • reef island • raised coral atoll
Geografia situo 16° 11′ S, 146° 22′ U (mapo)-16.183333333333-146.36666666667Koordinatoj: 16° 11′ S, 146° 22′ U (mapo)
Niau (Tero)
Niau (Tero)
DEC
i1

Map

v • d • r

Niau estas malgranda atolo en Franca Polinezio, en la komunumo Fakarava (Tuamotuoj). Tiu atolo havas larĝan cirklan koralrifon, de diametro de 8 km kaj areo de 53 km².

La laguno de Niau estas marĉa, trosala kaj tute fermita. La mallarĝa strio de tero ĉirkaŭ la laguno estas kovrita de marĉa vegetaĵaro. La enfermita lagunareo estas 33 km², kio faras la tergrandecon de 20 km². La laguno havas nekutiman verdan koloron.

La sola homa setlejo sur Niau estas Tupana, kun loĝantaro de 226 (en 2012).

La unua registrita eŭropano kiu vizitis Niau estis rusa admiralo Fabian Gottlieb von Bellingshausen en 1820 sur la ŝipoj Vostok kaj Mirni. Li nomis ĉi tiun insulon Greig-Insulo laŭ Aleksej Greig.

Niau estas unu el la malmultaj lokoj kie la originala ekosistemo de la tropikaj humidaj arbaroj de Tuamotu (konata loke kiel feo) estis konservita. Ĉi tiu miksita foliarbara ekosistemo malaperis sur preskaŭ ĉiuj aliaj atoloj. La arbaro estis konservita en la centraj partoj de la insulo. Ĝi enhavas plurajn endemiajn speciojn de plantoj kaj bestoj.

La malgranda Niaua alciono, Todiramphus gertrudae, nun vivas ekskluzive sur la insulo Niau. Ĉi tiu draste endanĝerigita birdo malaperis de la insuloj Gambier antaŭ longe. Krome ekzistas ankaŭ la Tuamotua alciono.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]