Saltu al enhavo

Fakarava

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Fakarava
atolo • reef island
Akvejo Pacifiko
Insularo Tuamotuoj
Geografia situo 16° 18′ S, 145° 38′ U (mapo)-16.3-145.63333333333Koordinatoj: 16° 18′ S, 145° 38′ U (mapo) f1
Situo de Fakarava
Situo de Fakarava

Map

Longo 60 kmf2
Larĝo 21 kmf3
Areo 16 km² f4
Loĝantaro 824 (2012)
52 loĝ./km²
Ĉefa loko Rotoava
bildo de insulo
v • d • r
Vidaĵo de la laguno apud la vilaĝo Rotoava.

Fakarava estas atolo en la okcidenta parto de la Tuamotuoj en Franca Polinezio. Ĝi estas la dua plej granda de la Tuamotuaj atoloj. La plej proksima tero estas la atolo Toau, kiu situas 14 km nordorienten.

La formo de Fakarava estas preskaŭ rektangula kaj ĝia longo estas 60 km kaj la larĝo 21 km. Fakarava havas vastan kaj profundan lagunon kun areo de 1 112 km2 kaj havas du pasejojn. La ĉefa pasejo por en- kaj eliri la lagunon situas en la nordokcidenta parto kaj nomiĝas Passe Garuae kaj ĝi estas la plej granda pasejo en Franca Polinezio. La suda pasejo nomiĝas Tumakohua aŭ Tetamanu[1]). La atolo havas terareon de 16 km2.

Fakarava havis 824 loĝantojn en 2012. La ĉefvilaĝo nomiĝas Rotoava.

La familio Pōmare originas de Fakarava antaŭ ol regi Tahition ĝis 1880 kiam la francoj aneksis la insulon.

La unua registrita eŭropano kiu venis al Fakarava estis la rusa ocean-esploristo Fabian Gottlieb von Bellingshausen je la 17-a de julio 1820 sur la ŝipoj Vostok kaj Mirni. Li nomis la atolon "Wittgenstein".

Estas loka flughaveno sur la atolo kiu inaŭguriĝis en 1995.

Fakarava estas klasifikita de UNESKO kiel biosfera rezervejo.

Administracio

[redakti | redakti fonton]

Fakarava konsistas el tri komunumoj: Fakarava, Kauehi (inkluzive la atoloj Aratika, Raraka, Taiaro kaj Toau) kaj Niau.

IslandPopulacio (2007)Populacio (2012 censo)Areo (km²)Areo de la laguno (km²)
Fakarava797824161112
Kauehi24325715320
Aratika2331608.3145
Niau1712262030
Raraka721107.2342
Toau551812561
Taiaro44612
Sumo1575159984.52522

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. ↑ Based on the French edition of Wikipedia and local knowledge

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]