Saltu al enhavo

Ora metalkolibro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Ora metalkolibro

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Apodoformaj Apodiformes
Familio: Trokiledoj Trochilidae
Genro: Metallura
Gould, 1847
Specio: Ora metalkolibro M. iracunda
Metallura iracunda
(Wetmore, 1946)
Konserva statuso

Konserva statuso: En danĝero
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Ora metalkolibro[1] (Metallura iracunda) estas endanĝerigita specio de kolibroj en la familio Trokiledoj, subfamilio Lesbienoj kaj unu el la naŭ specioj de la genro Metallura. Ĝi troviĝas en Venezuelo kaj Kolombio.[2][3][4]

Taksonomio kaj sistematiko

[redakti | redakti fonton]

La Ora metalkolibro estas monotipa.[2] Ĝi estas proksime rilata al la Smeraldgorĝa metalkolibro (M. tyrianthina) kaj estas simpatria kun unu el siaj subspecioj.[5]

La Ora metalkolibro estas 10 ĝis 11 cm longa kaj pezas 3,6 ĝis 4,1 g. Ĝi havas mallongan, rektan, nigran bekon. La supraj partoj de la plenkreska masklo estas preskaŭ nigraj kun nuanco de oro; ĝiaj subaj partoj estas malhelbronzaj verdaj kun oraj briloj. Ĝi havas smeraldverdan gorĝon kaj iomete forkoforman brilan rubenruĝan voston. Ankaŭ la plenkreska ino estas preskaŭ nigra supre. Ĝia gorĝo kaj supra brusto estas okroranĝaj kun olivecverdaj makuletoj kaj la malsupra brusto kaj ventro estas tre sablokoloraj kun verdaj makuletoj. Ĝiaj eksteraj vostoplumoj havas sablokolorajn pintojn. Junuloj similas al plenkreskaj inoj.[6]

Distribuo kaj habitato

[redakti | redakti fonton]

La Ora metalkolibro troviĝas en la montaro Serranía del Perijá, laŭ la limo inter norda Kolombio kaj nordokcidenta Venezuelo. Ĝi loĝas en la diversaj pejzaĝoj de la diversaj pintoj ene de la montara sistemo, inkluzive de malferma arbusta tereno, karsta elfarbaro, bambuaj arbaroj, herba páramo, kaj areoj de sabloŝtonaj nudrokoj. Laŭ alteco ĝi varias inter 2 400 kaj 3 200 m en Kolombio kaj eĉ nur 1 850 m tiom malalte en Venezuelo.[6]

Oni kredas, ke la Ora metalkolibro estas sidlokema. Nenio estas konata pri ĝia dieto, manĝokonduto aŭ reprodukta fenologio.[6]

La IUCN origine taksis la Oran metalkolibron kiel Preskaŭ Minacatan. En 2000 ĝi ŝanĝis la rangigon al Vundebla kaj ekde 2004 ĝi klasifikis ĝin kiel Endanĝerigita. Ĝia "specialigita vivejo estas tre limigita kaj malkreskanta [kaj] habitatperdo kaj degenero preskaŭ certe nun efikas sur la konatan lokon.[4] Kontrabando, drogkultivado kaj minado, ĉiuj kontribuas al la habitatdetruo.[6]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Ornitologia taksonomio.
  2. 1 2 Hummingbirds (Januaro 2022). Alirita 15a de Januaro, 2022 .
  3. HBW kaj BirdLife International (2020) Handbook of the Birds of the World and BirdLife International digital checklist of the birds of the world Version 5. Disponebla ĉe: [.xls zipped 1 MB] Alirita la 27an de Majo 2021
  4. 1 2 BirdLife International (2016). Perija Metaltail Metallura iracunda”, IUCN Red List of Threatened Species 2016. doi:10.2305/IUCN.UK.2016-3.RLTS.T22688018A93180290.en. Alirita 28a de Februaro 2022..
  5. Remsen, J. V., Jr., J. I. Areta, E. Bonaccorso, S. Claramunt, A. Jaramillo, D. F. Lane, J. F. Pacheco, M. B. Robbins, F. G. Stiles, kaj K. J. Zimmer. Versio de 31a de Januaro 2022. A classification of the bird species of South America. American Ornithological Society. Alirita la 1an de Februaro, 2022
  6. 1 2 3 4 Heindl, M., E. de Juana, C. J. Sharpe, kaj P. F. D. Boesman (2020). Perija Metaltail (Metallura iracunda), version 1.0. En Birds of the World (J. del Hoyo, A. Elliott, J. Sargatal, D. A. Christie, kaj E. de Juana, Editors). Cornell Lab of Ornithology, Ithaca, NY, USA. Alirita la 28an de Februaro, 2022
  • del Hoyo, J.; Elliot, A. & Sargatal, J. (editors). (1999). Handbook of the Birds of the World. Volume 5: Barn-Owls to Hummingbirds. Lynx Edicions. ISBN 8487334253
  • Temeles, E.J.; Linhart, Y.B.; Masonjones, M. & Masonjones, H.D. (2002): The role of flower width in hummingbird bill length-flower length relationships. Biotropica 34(1): 68–80. COI:10.1111/j.1744-7429.2002.tb00243.x PDF kompleta teksto.
  • Burns, James G; Gegear, Robert J. (2007). "The Birds, the Bees, and the Virtual Flowers: Can Pollinator Behavior Drive Ecological Speciation in Flowering Plants?" pp. 551–566, American Naturalist.
  • (1833) The Naturalist's Library: Humming Birds, Part II VII. London, UK: Henry G. Bohn.
  • del Hoyo, J., Collar, N.J., Christie, D.A., Elliott, A. kaj Fishpool, L.D.C. 2014. HBW and BirdLife International Illustrated Checklist of the Birds of the World. Lynx Edicions BirdLife International.
  • (2009) “Phylogenetic Structure in Tropical Hummingbird Communities”, Proceedings of the National Academy of Sciences of the United States of America 106 (Suppl 2), p. 19673–19678. doi:10.1073/pnas.0901649106. 

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]