La Monda Natur-Fonduso (WWF) disigas la orientalisan ekozonon en tri ekoprovincojn (aŭ biolandojn), kiujn ĝi difinas kiel "geografiajn grupojn de ekoregionoj povinte enteni diversajn tipojn da biotopoj, sed prezentante fortajn biogegrafiajn afinecojn, speciale je taksonomiaj niveloj pli altaj ol la specia nivelo (genro, familio)."
Malesia estas botanika provinco kiu troviĝas al ambaŭ flankoj de la limo inter la orientalisa kaj la aŭstralazia ekozonoj. Ĝi inkluzivas la Malajan duoninsulon kaj la okcidentajn indoneziajn insulojn (konataj kiel Sunda Lando), Filipinojn, la orientajn indoneziajn insulojn, kaj Novgvinejon. Kvankam Malesia el botanika vidpunkto estas sufiĉe homogena, la partoj okcidente kaj oriente de la linio de Wallace forte diferencas rilate al bestaj specioj. Sunda Lando samhavas sian faŭnon kun kontinenta Azio, dum la insuloj oriente de la linio de Wallace aŭ malhavas ter-mamulojn, aŭ hejmigas ter-faŭnon origina el Aŭstralio, kiu inkluzivas marsupiulojn kaj strutoformajn birdojn.
Diversaj vegetaĵaro-tipoj en la orientalisa ekozono.
La flaŭro de la orientalisa ekozono miksas elementojn el la malnovaj superkontinentoj de Laŭrazio kaj Gondvano. Unue gondvanaj elementoj venis el Hindujo, kiu apartiĝis ekde Gondvano proksimume antaŭ 90 Ma, portante norden ĝiajn flaŭron kaj faŭnon de gondvana origino. Tiuj ĉi inkluzivis fiŝojn de la familio de la Cichlidae kaj angiospermajn familiojn kiel la Crypteroniaceae kaj eble la Dipterocarpaceae. Hindujo koliziis kun Azio antaŭ 30-45 Ma, kaj interŝanĝis speciojn. Pli tarde, kiam Aŭstralio-Novgvineo norden flosis, la kolizio de la aŭstralia kaj azia tektonaj platoj suprenpuŝis la insulojn de Wallacea, kiuj reciproke estis disigitaj per mallarĝaj markoloj, permesante botanikan interŝanĝon inter la orientalisa kaj la aŭstralazia ekozonoj. Azia pluvarbara flaŭro, inkluzive de la Dipterocarpaceae, saltis de insulo al insulo tra Wallacea ĝis Novgvineo, kaj pluraj gondvanaj plantfamilioj, inkluzive de la genroj podokarpo (Podocarpus) kaj araŭkario (Araucaria), moviĝis okcidenten ekde Aŭstralio-Novgvineo ĝis okcidenta Malajzio kaj Sud-Orienta Azio.
↑ En la bedaŭrinde malriĉa Esperanta naturscienca literaturo la koncerna temo ŝajne neniam antaŭe estis pritraktata. Kvankam en parto de la naciaj lingvoj oni transskribis la anglan Indomalayan ecozone, en aliaj lingvoj (germana, hungara, itala, nederlanda, norvega, pola, sveda…) oni preferis referi al la 19-a jarcenta scienca-latina nomo Orientalis. Ĉar la angla termino "forgesis" ke ankaŭ Hindoĉinujo estas parto de la ekozono, ĝi estas erariga kaj konfuzanta. Krom tio Malaja Insularo enhavas ankaŭ Sulaveson, Novgvineon kaj multajn aliajn insulojn kiuj apartenas al aŭstralazia ekozono; do "malaja" estas evitenda. Tial estas preferinde preni, kiel faris ne malmulte da naciaj lingvoj, la neniel erarigan Orientalis kiel bazon por la elektenda nomo. En la fakulaj medioj la malnova latina nomo estas internacie konata, eĉ se oni bedaŭrinde uzas ankaŭ la angla-devenan terminon en la publikaĵoj. Laŭ la principo de proprasenceco de la fama lingvisto René de Saussure, la senco de iu ajn vorto dependas nur de la enhavo de la vorto mem, kaj oni ne povas atribui al ĝi fremdajn signifojn ne entenantajn en ĝiaj elementoj.
↑ Da Lage, Antoine & Georges Métailié e.a. 2000: Dictionnaire de biogéographie végétale, CNRS Éditions, Paris, 580 p., p. 288, ISBN 2-271-05816-3france
Indo-malais (adj.)
1) Dans la nomenclature d’Alfred Russel Wallace, qualifie l'empire phytogéographique ou floristique correspondant aŭ péninsules indienne et indochinoise, et à l'ouest de l'archipel malais. 2) Se dit de la flore ou de faune ou plus particulièrement d’un taxon présent dans toute cette partie du globe ou qui en est originaire. 3) Dans une flore donnée, se dit de l’élément constitué par de tels taxons. 4) Se dit de l’aire de tels taxons.
[Indo-malais (adjektivo)
1) Laŭ la terminologio de Alfred Russel Wallace, indikas la fitogeografian aŭ flaŭran regnon respondanta al duoninsuloj hinda kaj hindoĉina, kaj al okcidento de la malaja insularo ). 2) Diriĝas pri la flaŭro aŭ la faŭno aŭ speciale pri taksono ĉeestanta en tuta tiu parto de la mondo aŭ kiu estas origina de tie. 3) En difinita flaŭro, diriĝas pri la elemento konstituita de tiaj taksonoj. 4) Diriĝas pri la arealo de tiaj taksonoj.]
angle MacKinnon, J., and MacKinnon, K. 1986: Review of the protected areas system in the Indo- Malayan Realm, IUCN/UNEP publication, Gland, Switzerland and Cambridge, UK.
angle Wikramanayake, Eric; Eric Dinerstein; Colby J. Loucks; et al. 2002: Terrestrial Ecoregions of the Indo-Pacific: a Conservation Assessment. Island Press, Washington, DC.